2023-12-01

0078 Komunikado inter homoj kaj simioj

 Hieraŭ mi spektis filmeton kiu montras bonobon ludi Minecraft.

Bonobo estas specio de simio, kiu genetike plej proksimas al homoj (samnivele al ĉimpanzoj).

La komuna praulo de homoj kaj bonoboj estas ĉirkaŭ 8 milionoj da jaroj antaŭe.

Bonoboj loĝas en komunumoj kiu havas inon kiel ĉefon.

Ili havas kompleksajn komunikajn bezonojn inter si.

La bonobo kiu ludis Minecraft nomiĝas Kanzi.

Kanzi estas konata, ĉar li rapide lernis rekoni la vortojn, kiujn oni diris al li.

Li lernis tion multe pli rapide ol la aliaj bonoboj kun kiuj la eksperimento estis farita.

Kiam homoj diras al li nomon de aĵo, Kanzi kapablas montri bildeton de ĝi.

Eĉ tra telefono Kanza kapablas fari tion, kio provus ke li komprenas la sonojn, kaj ne nur la vizaĝojn de parolantoj.

Estas pruvite ke Kanzi kapablas rekoni pli ol 300 vortoj.

Minecraft implicas alian formon de komunikado, ĉar anstataŭ vortoj, ludantoj vidas la pozicion de aliaj ludantoj.

Oni instruis al Kanzi ludi Minecraft per doni manĝetaĵon ĉiam kiam Kanzi iras al la loko, kiun oni volas.

Post iom da tempo, Kanzi lernis movi mem la kameraon de la ludo por trovi aliajn lokojn kiuj donus manĝetaĵon.

Interesa evento: alia ludanto ludis en la sama Minecraft-a mapo kie Kanzi estis, kaj la ludanto prenis ion kion Kanzi volis preni.

Kanzi furiozis, sed revenis ludi post iom da tempo.

Mi miras kiom rapide la simio lernis ludi, nur per simpla sistemo kie oni donas rekompencon kiam la simio faras ion kion oni volas.

Se la simio havus pli da tempo por lerni la ludon, tio okazigus certe interesajn rektajn elsendojn por Twitch kaj Youtube!

Ne plu estas multe da bonobo en la naturo, eble ĉirkaŭ 50 000, do oni ne scias kiom unika Kanzi estas.

Sed mi pensas, ke se oni trejnas bonobojn (kiuj volas tion), dum pluraj generacioj, ili iom post iom pliboniĝos je komuniki kun homoj.

Ni povus bone komuniki kun ili, per lingvo aŭ per ludo.

Tiam, ni lernus multe pri ili, kaj eble ni povus rapide instrui aferojn al ili.

Eble ili kapablas transdoni tiujn informojn de generacioj al generacioj, kaj tiel kreus novajn simiajn kulturojn, kiuj kapablas interagi kun ni!

La ideo ke oni povus, estontece, bone komuniki kun alia inteligenta specio, donas al mi la esperon ke homoj finfine konsideros la aliajn speciojn gravaj.