2023-12-03

0080 Frazoj aŭ paragrafoj

 Vi verŝajne rimarkis en miaj lastaj artikoloj, ke mi emas meti linion inter miaj frazoj.

Kiel en ĉi tiu artikolo.

Mi faras tion por pli facile identigi ĉiun frazon.

Tio estis necesa, ĉar mi samtempe uzis miajn artikolojn kiel datumbazon de tradukitaj frazoj.

Multaj de miaj artikoloj estas tradukitaj al aliaj planlingvoj, ĉefe al Globasa kaj Elefen.

Tiel, mi povas facile ligi la originalajn frazojn kun siaj tradukoj: la traduko de la frazo je la linio 9 en la artikolo 23 en Globasa troviĝas je la linio 9 de la artikolo 23 en Esperanto.

Tiel, mi (aŭ iu ajn) povas facile aldoni la frazojn al retejo kiel Tatoeba aŭ Conlang Corpora (https://conlang-corpora.vercel.app/).

Tiuj retejoj helpos la homojn kiuj lernos lingvon, ĉar ili povos tuj vidi tradukon de la frazo en alia lingvo.

La frazo ne estus tro longa, kaj ĝi estus sufiĉe sendependa de kunteksto.

Sed la problemo de tiu sistemo kie oni regule disigas frazojn, estas ke foje, la disigoj estas arbitraj, kaj iom kontraŭnaturaj.

En kelkaj lingvoj oni pli emas disigi kion oni volas diri en frazoj ol en aliaj.

Oni ankaŭ perdas la avantaĝon de paragrafoj (nomitaj "alineoj" en malnova Esperanto).

Paragrafoj permesas klare grupigi informojn, ekzemple aserto kun siaj argumentoj kaj ekzemploj.

Mi ŝatas meti frazojn tuj apude kiam la dua frazo estas detaligo de la unua frazo.

Kaj nova paragrafo signifus nova aserto, aŭ nova parto de teksto, kiel mallonga devojigo aŭ konkludo.

En la praktiko, paragrafoj ne necesas.

Ili ne vere ekzistas en voĉa parolado.

Kaj oni povas facile uzi programon kiel ChatGPT por aŭtomate grupigi samtemajn frazojn.

Tamen, avantaĝo daŭre ekzistas, do mi pensas ke mi denove skribos kun paragrafoj.

Mi ne faris tion por la artikoloj kiujn mi volis traduki, sed pro tio ke homoj ne sufiĉe rapide provlegas miajn artikolojn en Globasa, mi sentas ke mi ne havas bonan kialon por daŭrigi.

En la estonteco, se mi daŭre tradukas miajn artikolojn, mi tradukos tutajn paragrafojn samtempe.

Tio estos malpli oportuna por homoj kiuj lernos pere de Conlang Checker, kaj eble tio estos malpli bona kiam oni uzos miajn frazojn por instrui Esperanton (aŭ alian planlingvon) al larĝa lingva modelo.

Sed mi preferas skribi en maniero kio estas malplej kontraŭnatura al mi.