2023-12-05

0082 Recenzo de Kion valoras la kosmo Wat is de ruimte waard (👎👎)

 Mi tre ŝatas la ideon de vivi en aliaj mondoj, do mi pensis ke la libro "Wat is de ruimte waard" (Kion valoras la kosmo) skribita de Marjolijn van Heemstra estus bona Sinterklasa donaco por mi. Plie, la libro estas eldonita de Correspondent, el kiu mi havas plurajn librojn, kiujn mi konsideras tre bonaj.

Sed ĉi tiu specifa libro, ĝi estas malbona, mi tre malŝatis ĝin. Ĝi estas pura "filozofiado". Mi malamas tian libron. Mi bedaŭrinde ne sufiĉe informiĝis pri ĝi antaŭ ol aĉeti. Se mi scius, ke ĝi estis skribita okaze de la "Monato de Filozofio 2023", mi scius ke ĝi estas riska aĉeto.

La libro ne vere temas pri la valoro de la kosmo. Ĝi NE temas pri ĉio kiel la homaro povus uzi la kosmon (interalie la Lunon) por sciencaj kaj teknologiaj progresoj. La libro mencias ke la Luno povus havi kelkajn interesajn materialojn aŭ servi kiel kosma tankejo, sed tio estas nur en kelkaj paĝoj.

Se mi nomus la libreton pli bone, ĝi estus "Kial mi pensas ke fari aferojn ekster la Tero estas koloniisma pensmaniero".

Mi neniam tiom malkonsentis kun libro. La aŭtoro klare decidis preni vidpunkton "Minejoj sur la Luno estas koloniismo" kaj poste elektis la faktojn kiuj taŭgas por ŝi. Mi malŝatas kiam homoj faras tiel. Oni unue rigardu faktojn, kaj poste interpretu ilin. Oni ne elektu vidpunkton pro ŝajnsimileco al io kio okazis en la pasinteco (koloniismo en Ameriko).

Mi trovas la komparon al koloniismo tute netaŭga. Koloniismo estis malbona ĉar ĝi ekspluatas lokajn popolojn kaj ekosistemojn. Sed ambaŭ ne ekzistas en la Luno. La vorto "koloniismo" en la kunteksto de kosmo estas uzata nur por diri "ekloĝi", "ekhavi homan agadon ie". Krom en la poluado kaŭzita de raketoj, kio estas malbona al iri al la Luno? Malbona al kiuj ekzistantaj aŭ ekzistontaj homoj?

Plie, la aŭtoro erare supozas, ke grandega motoro por iri al la kosmo estas por "savi la homaron" kaze de problemego de sur Tero. Ŝi erare ĝeneraligas la Elon Musk-an pensmanieron al ĉiuj homoj kaj entreprenoj kiuj interesiĝas pri la kosmo. Ŝi supozas ke homoj faras tion por ne bezoni zorgi pri homoj sur la Tero mem. Ŝi senĉese supozas la intencon de homoj, kio estas ege malagrabla.

En la libro, ŝi konvene ignoras la naturan scivolemon de homoj. Homoj ne iras al la Luno por fuĝi la Teron, sed parte ĉar homoj amas la Lunon. Ĝi reprezentas ion unikan por homoj. Sed ne, oni ne irus al ĝi.

Ŝi diras, ke koloniado de la Luno detruos la tradiciojn kaj la socian valoron pri la Luno. Ŝi diras ke homoj ne plu "respektos" la Lunon (kvazaŭ ĝi estus vivaĵo). Sed laŭ mi, tiu vidpunkto stultas. Se homoj loĝus sur la Luno, ili povus pli facile lerni pri ĝi. Ju pli homoj interagos kun la Luno, des pli ĝi havos valoron al homoj. Tio estas pli da atento por la Luno, kio kreos pli da kutimoj kaj tradicioj pri ĝi.

Je la fino, ŝi diras ke oni devus konsideri la Lunon kiel personon. Kiel argumento, ŝi parolas pri la geologiaj cikloj de la luno. Tamen, la komplekseco kaj rapideco de tiuj estas neglekteblaj kompare al tiuj de ĉiuj sistemoj (biologiaj, veteraj, geologiaj...) en la Tero.

Konsideri la Lunon kiel io viva ne kontraŭas la ideon de loĝi kaj "ekspluati" la Lunon. La Luno estas kosmaĵo, ĝi ne estas homo. Uzi ĝin ne estas malrespekto. La koncepto de respekto mem ne ekzistas por la Luno (ĝi ne pensas). La koncepto de respekto ekzistas por homoj, sed se oni agu sur la Luno depende de tio kion homoj pensas, tiam oni ankaŭ ekspluatu ĝin, ĉar tion multege da homoj volas. Oni respektu homojn kiuj vidas la Lunon kiel oportunon.

Oni prave timus ke la ekspluatado de la tuta surfaco de la Luno forigus informojn pri la historio de ĝi, tamen oni memoru ke oni jam havas multege da fotaj informoj pri la Luna surfaco, kaj ke ĉiuokaze, ni neniam havos grandan efikon sur la Luno entute. Eble ni ekspluatos nur la unuan kilometron de profundeco de la surfaco, kaj tiel restos multege da informoj en la Luno mem por tiuj kiuj science interesiĝas pri la Luno.

Ŝi pensas ke ni malrespektos la Lunon kiel ni malrespektan la Teron. Eble, sed la Tero vere ne zorgas (se ĝi povas zorgi). Kiam homoj diras zorgi pri la Tero, ili fakte zorgas pri la travivo de la homaro kaj de specioj. Je la skalo de geologia historio de la Tero, homoj havis nur neglekteblan efikon (ekstreme malgranda tavolo kun iom da plasto).

Honeste, mi ĉefe spertis tiun libron kiel provokon, simile al tio kion politikistoj faras. Mi scias ke kelkaj homoj ŝatas estas provokataj tiel, sed kiam tio okazas, mi preferas ricevi argumentojn. La libro ne donis al mi bonajn argumentojn. Mi ĉefe vidis aludojn al nekompareblaj historiaj eventoj kaj al tradicioj.

Fina recenzo: Forta malrekomendo 👎👎