2024-03-24

0192 Minecraft tre bonas por lerni lingvon

Minecraft, la ludo kie oni povas krei tutan mondon per kolekti blokojn, transformi ilin kaj meti ilin en la mondon estas tre bona por lerni lingvojn.

La ludo estas tradukita en multaj lingvoj, interalie en Esperanto. Kiam oni elektas blokon en la ludo, la nomo de ĝi aperas. Tiel oni povas lerni multajn vortojn en kunteksto, simple per normale ludi kaj vidi la vortojn kiuj aperas.

Alia avantaĝo de Minecraft estas ke ĝi estas plurludanta ludo. Oni povas ludi en la sama mondo kiel aliaj ludantoj, kaj tie oni povas komuniki kun ili. Eĉ en Esperanto ekzistas Minecraft-mondo: esperonova.net. Oni povas ludi tie kaj legi la multajn tekstojn en Esperanto kiuj troviĝas sur ŝildoj.

Kiam oni estas komencanto, Minecraft estas taŭga metodo por virtuale renkonti Esperantistojn. Oni ne bezonas skribi la lingvon flue kaj perfekte. Per la ludo oni povas interagi kun aliaj Esperantistoj sen bezoni paroli. Kiam oni kuraĝas, oni povas ekuzi la babilejon. La ludo mem alportas temojn pri kiuj oni povus paroli kun la aliaj konektitaj Esperantistoj.

Minecraft permesas krei komunumon. Kaj sento de aparteno al komunumo estas esenca kiam oni lernas lingvon. Se oni ne scias al kiuj oni povas komforte paroli, oni rapide ĉesas lerni lingvon. Tial, mi konsilas viziti esperonova.net kaj aliĝi al ĝia Discord-servilo.

Mi faris videon en EsperoNova. Mi esperas ke ĝi helpos homojn trovi amuzan kaj agrablan Esperanto-komunumon: https://www.youtube.com/watch?v=fZqzOBRW_nc