2023-12-30

0107 Mia tekniko por lerni kompreni parolatan germanan

 Mi ĉiutage lernas lingvojn. Ĝi estas amuza cerbo-ekzercado kaj ĝi sentiĝas utila. Mi ŝatas la ideon povi kompreni pli da aferoj ol antaŭe.

Unu el la lingvoj kiujn mi lernas nuntempe estas la Germana. Sed mi ne studas ĝin laŭ la sama maniero kiel mi studis la aliajn lingvojn.

Unue, oni devas esti preciza pri tio kion oni volas kiam oni volas lerni lingvon. Por la germana, mi interesiĝas nur pri aŭda kompreno, ĉar

- Se mi vidas tekston en la Germana, mi povas facile uzi DeepL por ricevi kvalitan tradukon.
- Mi neniam bezonos skribi tekston en la Germana, ĉar mi povas skribi ĝin Angle aŭ Nederlande, kaj aŭtomate traduki ĝin per DeepL.
- Estas tre malgranda ŝanco ke mi bezonas paroli la Germanan (mi ne loĝas en germanparolanta lando), kaj se okazas ke mi devas paroli kun germano, mi povas multe pli facile komuniki per la Angla ol per hezitema Germana.
- Estas granda kvanto de podkastoj kaj videoj en la Germana, kiuj interesas min. Mi ŝatus aŭskulti germanajn podkastojn dum mi piediras aŭ veturas.

Lerni lingvon postulas multege da tempo, kaj se la nura celo estas povi kompreni la parolatan germanan, mi povas atingi kontentigan nivelon multe pli rapide. Mi ne bezonas studi la gramatikon por konstrui proprajn frazojn aŭ por uzi la ĝustan formon de vorto, mi nur volas kompreni kion ili diras.

Do por tio, mi rekte faras kion mi volas: aŭskulti germanaĵojn. Mi provas spekti filmeton en la Germana ĉiutage. Mi elektis spekti 10 minutojn de (Super) Easy German ĉiutage, ĉar tio estas la plej komencanto-amika materialo kiun mi trovis, kaj estas multe da kunteksto kiu helpas ligi sonojn al konceptoj.

https://www.youtube.com/watch?v=LQiHX6OY_BI&list=PLk1fjOl39-53Sy0xxIHKnQoZLHWb8rbl9

Unue, mi spektas la filmeton normale. Se estas io kion mi ne komprenas, mi legas la germanan subtekston, kaj se tio ne helpas, mi legas la anglan subtekston. Mi provas kompreni la tuton de la video.

En la sekva tago, mi denove aŭskultos tiun filmeton. Kutime mi faras tion dum mi faras ion alian (kiel ellitiĝi, prepari manĝaĵon, pisi...). Kaj post du pliaj tagoj, mi aŭskultos la filmeton por la tria fojo (ofte antaŭ ol dormi, sen spekti la ekranon).

Tio estas la ideo de spacigita ripetado. Tio helpas ne forgesi la novajn vortojn kaj esprimojn kiujn mi lernis kompreni. Per plurfoje aŭskulti la saman aferon, la frazoj "normaliĝas" kaj mi bezonas malpli da tempo aŭ atento por identigi kaj kompreni ilin.

Mi ne uzas Anki por la germana, ĉar Anki malpli taŭgas por aŭda kompreno. Teorie oni povus krei kartojn kun parolitaj germanaj frazoj, sed fari tiujn kartojn kostus tro da tempo. Plie, aŭskulti prenas tempon, kaj kiam mi uzas Anki mi ŝatas trairi la kartojn kiel eble plej rapide. Estas multe pli oportune aŭskulti ekster Anki kaj havi liberajn manojn!