2024-02-10

0149 La ŝava alfabeto: bela sed malbona

La ŝava alfabeto estas kreita en la jaroj 1960 por la Angla. Per ĝiaj 48 signoj oni povas fonetike skribi la Anglan, kio multe simpligus la skribadon kaj la ĝustan laŭtlegadon de ĝi. https://vanege-esperanto.blogspot.com/2024/01/0133-alternativaj-plibonaj.html

La ŝava alfabeto ekzistas en Unikodo, do mi povas rekte montri ĝin en ĉi tiu artikolo:

Ŝava letero      Elparolo
𐑐   /p/
𐑚   /b/
𐑑   /t/
𐑛   /d/
𐑒   /k/
𐑜   /ɡ/
𐑩   /ə/
𐑳   /ʌ/
𐑪   /ɒ/
...

Jen ekzemplo de frazo en la Angla skribita per la ŝava alfabeto:
𐑯𐑴𐑚𐑭𐑛𐑰 𐑢𐑦𐑤 𐑮𐑰𐑛 𐑞𐑦𐑕 𐑕𐑧𐑯𐑑𐑩𐑯𐑕 𐑧𐑯𐑰𐑢𐑱.

Eblas skribi ankaŭ Esperanton per modifita ŝava alfabeto, sed tio ne vere utilas ĉar Esperanto jam estas skribita fonetike. Oni alportus nur konfuzon per uzi ĝin.

Tamen, la alfabeto estas bela. Ĝi estas simpla, kaj kohera en formoj. Oni ne bezonas multe da strekoj, kaj la kurvoj aspektas simile. La alfabeto estas estetike plaĉa al mi.

Sed mi pensas ke pro similaj kialoj, ĝi estas malbona por legado kaj uzado: la literoj tro similas al la aliaj, kio faras ke oni povas multe pli facile konfuzi leteron kun alia. Rimarku, ke la plimulto de leteroj estas simpla rotacio aŭ derivaĵo de aliaj literoj! (Estas iom da logiko en ĝi, kiel la voĉaj-senvoĉaj paroj, sed tio estas nur por la plezuro de amatoraj lingvistoj.)

La alfabeto estas tiel malpli bona por homoj kiuj lernas ĝin (almenaŭ por junaj infanoj https://www.tandfonline.com/doi/pdf/10.1080/08856559.1935.10534056), kaj estas granda problemo por disleksiuloj.

Sed tiu problemo estas parte solvebla per uzi tiparon kiu aldonas pli da diferencoj inter la leteroj. Per la aldono de tia aspekta "malregulaĵo", la alfabeto eble estos malpli bela (je la unua vido), sed ĝi certe estos pli bona je ĉiutaga uzado. Ĉiuokaze, la koncepto de beleco ĉefe temas pri kutimiĝo. Se oni kutimas al io, oni trovas tion bela.

Pri la Angla, mi pensas ke uzi novajn duliteraĵojn (uzi du literojn por unu sono, kiel skribi"sh" por la sono de "sh") estas pli bona solvo ol devigi lerni tute novan alfabeton. Progresive plibonigi tion kion oni jam havas ŝajnas al mi multe pli atingebla solvo, kiam oni konsideras ke normalaj homoj malŝatas rapidajn kaj fortajn ŝanĝojn.