Hieraŭ mi serĉis ĉu ekzistas bonaj teknikoj por efike diskuti opiniojn kun homoj. Anstataŭ ke homoj nur asertus sian opinion kvazaŭ ĝi estus parto de identeco aŭ religio, mi preferus se ĉiuj homoj en diskuto akceptus ke:
- onia opinio estas eble bazita sur malĝustaj faktoj
- onia interpreto de faktoj povas esti malĝusta aŭ farita alimaniere
- oni ne havas kompletan bildon pri ĉio kio okazas, kaj aliaj homoj havas aliron al aliaj informoj
- utilas malferme kaj regule informiĝi (per diversaj homoj kaj fontoj) por koni la plej aktualajn faktojn
Mi trovis kelkajn teknikojn, sed bedaŭrinde ili taŭgas nur kiam ĉiuj parolantoj akceptas la samajn "ludregulojn". Ekzemple mi trovis la teknikon de la "double crux" kie ambaŭ parolantoj devas serĉi opinion kie ili malkonsentas, kaj antaŭsupozon (la "double crux") kiu ŝanĝus ilian opinion se ĝi montriĝus malvera aŭ vera. Bedaŭrinde, tiu tekniko estas tre maloportuna:
- simpla kaj unika antaŭsupozo kiu tute ŝanĝus opinion malofte ekzistas (la ekzisto de tiu "double crux" estas tro idealisma)
- oni ne povas rapide instrui tiun debatteknikon ĉiam kiam oni volas ekalparoli homon pri ties opinio
- ofte okazas ke nur unu el la du homoj havas opinion pri la afero
- plej grave: ne ĉiuj homoj volas ŝanĝi sian opinion aŭ pli bone informiĝi pri faktoj, do ne eblas peti al ili uzi debatmanieron kiu postulas akcepton ke oni eble eraras.
Jen la ligilo al "Double Crux" se vi volas mem taksi kiom maltaŭga ĝi estas:
https://www.lesswrong.com/posts/exa5kmvopeRyfJgCy/double-crux-a-strategy-for-mutual-understanding
Je la fino, mi restis kun mia propra tekniko kiun mi uzas de jam jardeko. Ĝi ne vere estas debattekniko, sed algoritmo por profunde informiĝi pri la opinio de homoj. Per la demandoj mi iom devigas min kaj mian alparolanton racie pensi pri opinio kaj kiel ĝi estas konstruitaj. Foje, la pensado sufiĉas por ŝanĝi opinion. Mi eĉ ne bezonas prezenti mian propran opinion. (Fakte, mi evitas prezenti mian opinion, ĉar multaj homoj estas polusigitaj kaj ekvidus min kiel nealparoleblan politikan kontraŭulon surbaze de tio kion mi opinias. Tian mensfermitan homon mi ĝenerale ne alparolas.)
1) Mi demandas al ulo X kial ri havas opinion A
2) Ulo X donas al mi la antaŭsupozon B
3) Mi kontrolas ĉu la antaŭsupozo estas sufiĉa por havi la opinion A, se ne, mi demandas pli da antaŭsupozoj
4) Mi demandas al ulo X kial ri havas antaŭsupozon B
5) Response, ulo X donas al mi la antaŭantaŭsupozon C
6) Mi ripetas la suprajn demandojn ĝis kiam mi havas liston de klaraj kaj pruveblaj (antaŭ)(antaŭ)supozoj
7) Nun, por ĉiu supozo (la folioj de la supozoarbo), mi petas al ulo X ĉu ri povas doni fidindan ligilon kiu pruvas la supozon. (Ofte okazas ke ili ne sukcesas doni faktojn, kvankam mi donas multege da tempo en la interreto. Tio foje estas indikilo de senbaza kredo, aŭ de manko de metodologio je serĉado de informoj.)
8) Mi samtempe serĉas faktojn pri la supozo. Mi diskonigas la faktojn (aŭ la mankon de ili) post kiam mia kunparolanto same faris (por ke ri ne kredu ke mi agas kiel konstanta kontraŭulo)
Se mia kunparolanto estas racia, ri ĝisdatigus sian memoron pri faktoj, kaj rezulte ri ĝisdatigus siajn supozojn kaj opiniojn surbaze de la novaj informoj (se ili sufiĉe devias de la antaŭaj).
Ofte okazas, ke homoj ne akceptas konsideri la sciencajn faktojn kiujn mi montras al ili. Aŭ ili ne ŝanĝas sian opinion, kvankam mi korektis ĉiujn faktojn sur kiuj ili baziĝas. Tio signifas ke ili ne konstruas siajn opiniojn racie. Tiam mi ne debatas kun ili. Ne interesas min influi homojn per manipulado aŭ per socia premo, ĉar mi lernas nenion el tio. Se mia kunparolanto ne konstruas sian komprenon de la mondo en maniero logika kaj realisma, estas pli malfacile por mi kompreni rin, kaj ofte, estas malpli agrable paroli kun ri.