2024-01-17

0125 Ideo: la Esperanto-vorto de la jaro

En preskaŭ ĉiuj lingvoj kun multe da parolantoj ekzistas la koncepto de "vorto de la jaro". Tio estas vorto kiu multe populariĝis en jaro kaj kiu bone reprezentas la jaron. Vorton de la jaro kutime elektas lingva organizo kiel vortara teamo, fama gazeto, aŭ grupo de lingvoamantoj. Ofte pluraj organizoj pri la sama lingvo elektas sian propran lingvon de la jaro, kaj tio permesas vidi kio estas grava laŭ ĉiu organizo.

Ekzemplo de vorto de la jaro en la Nederlanda estas la vorto "Wappie" en 2021, kiu estas peĵorativa vorto kontraŭ homoj kiu kredas je konspirteorioj kaj tiel estas kontraŭ vakcinoj. Tiu vorto bone reprezentas la kronvirusan krizon kaj la socian konflikton kiu samjare okazis.

Vorto de la jaro 2023 estas "graaiflatie" (avid-inflacio) kio estas la idealo ke multaj firmaoj uzas la ekonomian inflacion kiel pretekston por pli altigi la prezojn ol ili vere bezonas. Tiuj firmaoj uzas inflacion kiel pretekston por ilia avideco.

Vorto de la jaro povas esti neologismo, aŭ vorto jamekzistanta kiu multe populariĝis en la lasta jaro, aŭ vorto kiu bone reprezentas la etoson de la jaro.

Laŭ mia scio, elekto de vorto de la jaro neniam okazis en Esperantujo. Kial? Ĉu ne ekzistas sufiĉe da aferoj ene de Esperantujo kiuj estas sufiĉe larĝe konataj de Esperantistoj? Ĉu homoj rifuzas akcepti ke novaj vortoj aperas? Aŭ ĉu la novaj vortoj fakte aperas tro malrapide, tiel ke la skalo de "jaro" ne estas taŭga por detekti ĉu vorto multe populariĝis?

Esperanto estas tre kunmetema lingvo, do estas facile krei novajn vortojn. Kaj kelkaj el ili populariĝas. Por la jaro 2016, la vorto de la jaro povus esti Duolingano. La apero de Esperanta Duolingo-kurso estis la plej grava evento en Esperantujo en 2016. Per ĝi multege da novaj komencantoj alvenis, kaj "duolingano" estas oportuna vorto por paroli pri ili.

Do kial ankoraŭ ne ekzistas ĉiujara Esperanto-vorto de la jaro? Ĉu mankas bona priskriba organizo por tio (kiu ne provos subjektive puŝi sian lingvan idealon)? Aŭ verŝajne, kiel ofte en Esperantujo, ĉar neniu ankoraŭ penis organizi tion?

 A Duolingo-person reading books