Se vi konas min, vi scias ke mi dediĉas multe da tempo al Esperanto. Mi faras tion ĉar mi trovas la lingvan problemon grava kaj mi volas helpi al solvi ĝin. Ĉiuj povu esprimi sin al diversaj homoj per lingvo simpla kaj esprimpova.
Sed kio se Esperanto neniam multege populariĝos (multe pli ol ĝi jam estas)? Kio se post 100 jaroj Esperanto estos grandparte anstataŭita de alia planlingvo? Ĉu mi pensu ke mia tempo-investo en Esperanton estis malŝparo aŭ malsaĝo?
Oni povas trovi similan situacion ĉie. Homo povas dediĉi sian vivon al firmao kiu vendas ilojn por alternativa medicino, kredante ke la iloj efektive funkcias por plibonigi la vivon de homoj. Kaj oni eĉ povas esti parento de infano, kiu post multaj jaroj iĝos fifama krimulo.
Necerteco ne estas bona kialo por ne agi. Oni komparu la forton de rezulto kun la ŝanco atingi ĝin. Por granda ebla rezulto, granda risko valoras la provon.
Homo kiu dediĉas sian tutan vivon al unu unika celo eble neniam vidos la celon atingita en sia vivo. Sed por tia homo, la celo resta grava eĉ post ties morto. Tia homo jam estas kontenta kiam tiu mem kreas pliajn ŝancojn de sukceso, aŭ kiam tiu okazigas ke la mondo faras pliajn paŝojn je la ĝusta direkto.
Ne tiom utilas pensi je individua nivelo se ne temas pri persona travivado. Se oni havas nur 1% de ŝanco plibonigi la mondon, kaj 100 homoj provas, estas granda ŝanco ke almenaŭ unu homo sukcesas. Eble estos nur 1 famulo, sed ĉiuj estos kontentaj pro la atingo.
Eble Esperanto malaperos post 3000 jaroj kun ĉiuj miaj kreaĵoj, sed tiu risko ne malkuraĝigas min je provi plibonigi la mondon. Estas sufiĉe da homoj kiuj povas provi de Esperanto, kaj jam estas multe da homoj kies vivo pliboniĝis per Esperanto.