Mi ne pensas ke homa vivo estas facila. Oni oftege devas reagi al situacioj por kiuj oni tute ne estas preta. Lernejoj kaj familio ne sufiĉas por instrui ĉion kion oni bezonas scii. Kaj kiam oni rimarkas ke oni devas scii ion, oni foje povas memlerni, sed foje estas tro malfrue por fari bonajn decidojn.
Lastatempe mi ekhavis novan kuirejon. Mi planis ĉiujn rendevuojn unu post la alia. La stukisto (la ulo kiu metas gipson sur muron) venas jaŭde. Kaj la posta lundo, la novaj mebloj estas instalataj.
Mi ne sciis ke stukisto devas veni plurfoje (unu fojo por pretigi la murojn, kaj dua fojo por stuki/gipsi). Mi ne sciis ke gipso bezonas multajn tagojn por sekiĝi, kaj ke rezulte la mebloj ne povos esti instalataj antaŭ ol la muroj estas sekaj. Mi estas tre bonŝanca ke la gipso havis tempon por sekiĝi, kaj malfruigi la instaladon de la mebloj kostus multe da mono.
Nun la paŝoj sonas iom evidentaj al mi, sed por homoj kiuj neniam renovigis sian kuirejon, ili ne havas kutimon por pensi pri tiuj gravaj aferoj je la ĝusta momento. Estas tiom da ebloj fari eraron kiu havos grandan efikon. Mi estis tre stresita dum la lastaj semajnoj ĉar oni tre ofte faris demandojn pri detaloj al kiuj mi ne havis pretan bonan respondon. (Ekzemple pri la ekzakta pozicio de varmigilo, la preciza koloro de farbo, la tipo de aerosuĉado ktp ktp)
Lernejoj kaj familio tute ne pretigis min al tio. Mi estis preskaŭ tute dependa de la sperto kaj konsiloj de la kuirejo-konsilisto de la firmao kie mi aĉetis la kuirejon.
Similan situacion mi havis pri ĝardenado kaj manlaborado (kiel anstataŭigi mastikon). Ĝardenado ne estas stresa ĉar fuŝo ne kostas tro da mono (sed multe da pacienco). Pri manlabori ekzistas multe da filmetoj por lerni, sed estas malfacile scii ĉu oni bone faris sen la realviva observado kaj konsilado de aliaj homoj. Eĉ kuiri mi ne lernis en lernejo. Mi ĉefe lernis, kaj en la unuaj jaroj, mi ne bone manĝis.
Vere, estus pli bone se lernejoj pretigus min pli bone al la reala plenkreskula vivo. Oni ne ĉiuj havas grandan familion kun homoj kiuj kapablas konsili pri iom ĉio (kiel ĝardenado, manlaborado, aŭ kuirejoj). Kaj kio estus la plej inteligenta uzo de mia mono por la estonteco de mi kaj de la mondo? Interrete, mi ĉefe trovas konsilojn de homoj kiuj volas vendi aferojn...
Per la paso de jaroj, mi pli spertiĝos pri ĝeneralaj kapabloj. Sed mi ofte vidas ke multaj maljunuloj havas problemojn pri bazaj teknologiaj aferoj kiel komputila uzo, interretaj proceduroj kaj mastrumado de pasvortoj. Espereble multe da tia novmonda problemo ne aperos al mi.
Kompare, la vivo de hejmkato ŝajnas tre facila. Oni ĉefe devas miaŭ miaŭ.