Iru diris al mi ke se okazas tertremo, oni devus iri eksteren, ĉar tie nenio povus fali sur onin. Tio estas tre malbona konsilo farita. Do estas tempo ke ni ĉiuj lernu denove kion fari kiam tertremo okazas.
Ĉi tiu artikolo estas grandparte traduko de la konsiloj de la CDC de Usono (Centers for Disease Control and Prevention).
https://www.cdc.gov/disasters/earthquakes/during.html
- Kaŭru (sidu sur viaj kruroj), tiel vi ne povos fali
- Kovru vian kapon kaj kolon (aŭ pli se eblas), ekzemple per iri sub tablon
- Uzu viajn brakojn se vi ne trovas pli bonan protektilon por via kapo
- Restu kie vi estas protektita de falantaj aferoj, ĝis ĉiuj tremoj ĉesis
- Se vi estas en domo, NE kuru eksteren (vi havas grandan riskon fali, kaj aferoj kiuj falas de konstruaĵoj estas pli danĝeraj pro la alteco)
- Ne restu proksima de fenestroj, ili povas rompiĝi kaj vundi vin
- Ne restu proksima de mebloj kiuj povas fali
- Se vi kuiris, malŝaltu la kuirilon
- Se vi estas en lito, protektu vian kapon per kapkuseno
- Se jam vi troviĝas ekstere, malproksimiĝu de konstruaĵoj kaj arboj
- Se vi estas en veturilo, haltigu ĝin (sen bloki la vojon), for de konstruaĵoj aŭ aferoj kiuj povas fali. Restu en via aŭto kaj aŭskultu radio-informojn.
- Se vi estas apud maro, kaj tertremo daŭris pli ol 20 sekundoj, iru al altaj lokoj for de la maro (cunamo povas veni)