2024-03-16

0184 La plej malfacile kompreneblaj Esperantistoj estas denaskuloj de la Angla

Esperanto estas bone farita lingvo kun sufiĉe da redundeco. Se oni miselparolas aŭ misaŭdas parton de vorto, estas granda ŝanco ke oni tamen komprenos ĝin. Ekzemplo de tio estas ke Esperanto restas komprenebla eĉ se oni ne uzas la plimulton de finaĵoj.

Eĉ se oni havas unikan akĉenton kun multe da deviaj sonoj kompare al tiuj kutime uzataj, oni restas bone komprenebla. Kio gravas estas reguleco kaj antaŭvidebleco ene de la parolanto mem. Se iu hispano ĉiam forgesas "h" aŭ ĉiam miselparolas "v" per "b", tio ne estas granda problemo ĉar tiu ŝanĝo estas antaŭvidebla. Sufiĉas paroli kun la ulo dum kelkaj minutoj por kutimiĝi, kaj onia cerbo povas rapide konverti sonojn aŭ provi aliajn eblojn se io ne estas tuj komprenita. Povi kompreni diversajn akĉentojn estas parto de iĝi flua Esperantisto.

Esperanto havas la grandegan avantaĝon esti fonetike skribita. Do se iu parolas strange sed ĉiam respektas la samajn ligojn inter literoj kaj sonoj, oni pli malpli rapide komprenas kiuj vortoj estas intencataj.

Bedaŭrinde, multaj lingvoj ne estas fonetikaj skribitaj, kaj parolantoj certe ne parolas el skriba formo, sed el parkerigita sono. La plej terura je tio en Eŭropaj lingvoj estas (de longa distanco) la Angla.

Multege da vortoj de Esperanto aspektas kiel vortoj kiuj ekzistas en la Angla. Por denaskaj parolantoj de la Angla, legi Esperanton estas tre facile (kompare al aliaj). Sed tio samtempe estas ŝajnhelpo, ĉar vortoj en la Angla estas ofte nefonetike elparolataj, kaj fakte ili sonas relative malsame al similaj vortoj en la Franca, Itala kaj eĉ ĝermanaj lingvoj. Eĉ vortoj en Esperanto kiuj venas rekte de la Angla ne ĉiam sonas kiel en la Angla. (Vidu "birdo").

Ofte okazas ke denaskaj parolantoj de la Angla elparolas Esperantajn vortojn kvazaŭ ili estus Anglaj vortoj al kiuj oni aldonis finaĵon. Bedaŭrinde la rezulto estas neantaŭvidebla elparolo, kiu estas malfacile komprenebla por homoj kiuj ne aŭskultas la Anglan.

Mi ripetas ke la problemo ne estas la akĉento (ĉiam diri "oŭ" anstataŭ "o" je la fino de vortoj ne estas problemo por interkompreno). La problemo estas la ofta miselparolado pro imitado de denaskaj malregulaĵoj, kio estas neantaŭvidebla por la aŭskultanto.

Denaskaj parolantoj de aliaj eŭropaj lingvoj ne havas tiun problemon tiom grande, ĉar iliaj lingvoj estas pli fonetikaj, do ili pli emas elparoli vortojn kiel ili estas skribataj. (Ili ankaŭ pli emas lerni fremdajn lingvojn, do ili scias ke oni ne povas simple ripeti vorton de sia denaska lingvo.)

Denaskaj parolantoj de neeŭropaj lingvoj ne havas tiun problemon tiom grande, ĉar la vortoj de Esperanto tre malsamas de la vortoj kiujn ili konas. Tio devigas ilin elparoli vortojn kiel ili estas skribataj, kio donas pli antaŭvideblan rezulton ol la rezulto de multaj denaskaj parolantoj de la Angla.

Tamen tiu problemo estas simple solvebla: oni rigardu ĉiujn literojn, kaj oni legu vortojn silabo post silabo. Per ne pensi pri tuta vorto samtempe, oni ne povas misuzi denaskan elparolon de vorto.