2024-03-17

0185 Recenzo de la flagoj de la provincoj de Nederlando

Nederlando estas dividita en regionoj kiujn oni nomas "provincoj". Ĉiu provinco havas altan nivelon de aŭtonomio kaj identeco, kaj parto de tiu identeco estas videbla en ilia flago.

Mi recenzos la flagojn de la 12 provincoj de Nederlando.

Kompreneble, ĉi tio estas nur mia persona opinio pri la flagoj mem. Ĉi tie mi ne juĝas la kulturon de ĉiu provinco. Mi ne juĝas (nek spertas) pri kiel partoj de flago estas simbolo aŭ referenco al kulturo aŭ historio de provinco. Mi rigardas la flagojn de ekstera vidpunkto.


Nord-Brabanto (Noord-Brabant): 7/10
Tre simpla sed samtempe originala kaj bela.

Gelderlando (Gelderland): 7/10
Simpla kiel tiu de Nord-Holando, sed mi multe pli ŝatas la elekton de koloro, kie du malhelajn kolorojn sandviĉas helan koloron.

Sud-Holando (Zuid-Holland): 4/10
La ruĝa leono estas malbela kaj havas tro kompleksan formon. Ideala flago estas facile desegnebla de infanoj.

Nord-Holando (Noord-Holland): 6/10
Belaj koloroj. Sed multe tro simpla.

Zelando (Zeeland): 5/10
Sen la ŝildo (kiu enhavas la ĝenan leonon), la flago estus 8/10 pro la belaj originalaj ondaj strioj. Nun estas tro da aferoj sur la flago.

Utreĥto (Utrecht): 5/10
La blanka kruco (se oni povas nomi ĝin tiel) en la supra maldekstra parto ne bone integriĝas kun la resto de la poleca flago.

Frislando (Frisland): 8,5/10
Tre unika aspekto (oblikvaj ripetemaj strioj, kaj la simplaj ruĝaj floroj). Tre facile rekonebla. Bona elekto de koloroj.

Overiselo (Overijssel): 8/10
Aŭdaca uzo de onda strio ene de horizontalaj strioj. Bona kombino de koloroj.

Groningo (Groningen): 7/10
Bona elekto de koloroj. Nekutima formo sed samtempe aspektas tradicia. Efika. Mi ŝatas la simplecon.

Drento (Drenthe): 6/10
Bonaj koloroj, sed tro da diversaj formoj (strioj + steloj + kastelo?). Aspektas kiel Converse-reklamo miksita kun usona universitato.

Limburgo (Limburg): 3/10
La flago de Nord-Holando, sed iom pli aĉa. La malbela leono aperas sur tri koloroj kiuj ne ĉiam donas samnivelan kontraston.

Flevolando (Flevoland): 6/10
Mi ŝatus ĝin pli sen la floro. Ĝi estas simpla sed la manko de linio aŭ punkto de simetrio malbelas al mi.

---

Kiel referenco, jen ekzemplo de flago al kiu donus 9/10 aŭ pli. Ĝi estas de la municipo Koggenland (municipo estas pli eta divido en Nederlando, kiu kutime enhavas unu aŭ plurajn vilaĝojn aŭ urbojn):