2024-03-21

0189 Nova dormritma plano

Mi delonge serĉas la idealan dormritmon por mia korpo.

Ĝis mallonge, la plano estis:
- Dormi dum 9 horoj, tiel mi havas neniun malagrablan senton de "mi sentas ke mi ne sufiĉe dormis" dum la tago.
- Iri al lito 1 horo antaŭ ol dormi, por aŭskulti podkaston aŭ legi libron (sen rigardi ekranon)

Kaj tiu plano relative bone funkcias, sed estas kelkaj problemoj:
- Mi ofte vekiĝas dum la nokto, kaj ne sukcesas re-endormiĝi. Tio frustras min ĉar tiam mi povas fari nenion.
- 9 horoj estas multe da tempo, mi ŝatus bezoni dormi malpli.

Mi provis malaltigi 9 horoj al 8 horoj kaj 40 minutoj. Mi pensas ke tio estas la minimuma kvanto por mi, sed mi ankoraŭ havis la problemon de malfacila (re)endormiĝo.

Antaŭ malmulte da tempo, mi devis loĝi ĉe familianoj en Francio. Mi devis dormi en la sama ĉambro kun aliaj homoj, kaj pro tio mi povis dormi multe malpli ol 9 horoj (kutime 7 horoj). Sed mi rimarkis ke:
- Mi ekdormis pli rapide
- Miaj dormoj estis ĉefe en "unu fojo". Foje mi estis vekita de aliaj, sed mi rapide reendormiĝas.
Rezulte mi estis pli laca dum la tagoj, sed almenaŭ mi frustriĝis malpli pro tempo malŝparita maldorma sur mia lito kiam mi povas fari nenion krom esperi reendormiĝi. Tiu rapida endormiĝo estas tre verŝajne kaŭzata pro la manko de dormo.

Mia konkludo estas ke por povi bone dormi, mi BEZONAS ne sufiĉe dormi. Sed mi ja volas sufiĉe dormi por ne farti malbone dum la tago, ĉefe en oficeja tago... kiel solvi tiun problemon?

Jen mia plano: en tagoj A mi dormas intence nesufiĉe (sed kun natura vekiĝo), kaj en tagoj B mi dormas sufiĉe (mezurita, kun vekilo).

Ekzemple hodiaŭ, neoficeja tago. Mi dormis nur 8 horojn. Mi vekiĝis kiam mia korpo aŭtomate vekiĝis. Mi sentas min ankoraŭ iom laca, sed mi ne devigis min resti en lito. Mi ellitiĝis kaj rapide trinkis teon kaj iris ekstere. Se mi vere sentas min tro laca post horoj, mi faros dormeton de 12 minutoj je la tagmezo.

Morgaŭ, oficeja tago, mi respektos miajn 9 horojn. Mi vekiĝos per vekilo. Mia espero estas ke la manko de dormo de la antaŭa tago helpos min ekdormi pli rapide kaj senĉese.

Entute, mi pensas ke mi ŝparos tempon. Anstataŭ elspezi 9 horojn (aŭ iom malpli) ĉiutage, alterni ĉirkaŭ 8 horojn kaj 9 horojn permesas havi similan nivelon de dormkontentiĝo (aŭ nur iomete malpli altan nivelon de dormkontentiĝo) pro tio ke kiam oni estas laca, oni dormas pli bone.

Mi provas tiun planon de semajno, kaj ĝis nun, ĝi ŝajnas sufiĉe bone funkcii. Verŝajne ankaŭ helpas ne frustriĝi pro manko de dormo. Oni vidu mankon de dormo kiel helpilon por pli facile dormi en la postaj tagoj.

La ĉefa problemo de la plano estas ke ĝi estas malsimpla: oni devas akcepti ke oni ne ĉiam ellitiĝos je la sama momento ĉiutage. Mi pensas ke tio estas akceptebla kiel kutimo se oni almenaŭ ĉiam enlitiĝas en la sama tempo (kaj maniero) ĉiutage.