2024-03-20

0188 Langugu: la plej facila helplingvo

Antaŭ kelkaj jaroj, mi kreis la helplingvon Langugu: https://vanege.github.io/Langugu/

Mi forte opinias, ke Langugu estas la plej facila helplingvo, kaj mi havas argumentojn por tio:

- Vortoj baziĝas nur sur la Angla. Do lernantoj ne povas heziti sur la fonto de vortoj. Ili ne bezonas memori ĉu la vorto en Langugu baziĝas sur lingvofamilio X aŭ sur lingvofamilio Y.

- Preskaŭ ĉiuj vortoj estas dedukteblaj per simpla algoritmo. Por la ĉefaj vortospecoj, meti Anglan vorton tra la algoritmo produktas uzeblan vorton en Langugu. La algoritmo estas tiel simpla ke eblas uzi ĝin meze de konversacio kaj tiel ne resti blokita.

La Angla jam estas la plej studata kaj komprenata lingvo. Preskaŭ ĉiuj homoj kiuj havas bezonon je tutmonda internacia lingvo iom studis la Anglan. Estas granda malŝparo ne reuzi tiun konon kadre de konstruita helplingvo. La Angla kaj Langugu sekvas la saman direkton je komunika bezono: lerni unu el tiuj du lingvoj helpas lerni la alian pro la granda komuneco de bazaj radikoj. Kiam oni havas fortan lingvan bezonon kaj malmulte da tempo, oni ne havas tempon por la idealismo de "neŭtraleco de vortofonto". Vortoj estas vortoj, kaj se ili funkcias por komuniki, ili sufiĉe bonas.

Kelkaj dirus: "Se la lingvo tiom multe baziĝas sur la Angla, kial ne simple uzi la Anglan?". Tiuj homoj bezonas kompreni ke malgraŭ la vorta simileco kaj la tuja rekonebleco, la du lingvoj estas esence tre malsamaj, kaj Langugu havas multege da avantaĝoj:

- Lerni helplingvon estas multege pli rapide ol lerni naturan lingvon. Oni bezonas lerni multe malpli da aferoj por esprimi la saman kvanton de aferoj. Plie, se oni sekvas la malmultajn regulojn de helplingvo, oni parolas ĝuste, dum naturaj lingvoj havas multege pli da reguloj kaj oni devas ankaŭ zorgi ke oniaj frazoj ŝajnas "normalaj".

- Povi legi bazajn vortojn de la Angla ne signifas povi paroli la Anglan. La plimulto de homoj kiuj havas lernejan konon de la Angla ne povas havi fluan konversacion en ĝi dum longa tempo. Per la bazaj vortoj, oni povas esprimi multe pli per Langugu ol per la Angla. Granda avantaĝo de Langugu: ĝi estas fonetike skribata!

- Langugu reuzas la finaĵojn kaj vortkombinadon de Esperanto por esti tre esprimpova, kaj por doni multe da libereco en la konstruado de vortoj. Tio helpas esti malpli ofte ĝenita per la lingvo kompare al lingvo kun pli rigida strukturo kiel la Angla. Langugu estas tre praktikema kaj pro tio reuzas la plej bonajn punktojn de la gramatiko de la nuna plej populara helplingvo (Esperanto).

Pro la fortaj ligoj vortaj (kun la Angla) kaj gramatikaj (kun Esperanto), mi pensas ke Langugu estas la plej facila helplingvo en la nuna mondo. Mi ankaŭ rimarkis ke estas tre malfacile forgesi la lingvon pro la algoritmo. Lernu ĝin iam, memoru ĝin por ĉiam.