2024-03-22

0190 Pretigi teon rapide

Teo povas esti tre bona en la mateno, ĝi helpas vekiĝi (pro la kafeino en ĝi), ĝi helpas sufiĉe trinki, kaj ĝi helpas preventi diabeton. Ankaŭ tizanoj multe helpas.

Sed pretigi teon ne estas tiom simple kiel trinki akvon. Oni jam devas atendi minuton por boligi akvon, sed oni ankaŭ devas atendi pli ol 20 minutoj por ke la akvo iĝu netro varma. (Tro varma akvo estas fonto de brulo, kio estas fonto de kancero).

Do, se oni ne havas la paciencon atendi? Se oni devas rapide forlasi hejmon por iri al oficejo? Bonŝance ekzistas simpla tekniko kiu permesas profiti de teo eĉ kiam oni ne havas tempon atendi la malvarmiĝon.

Simple aldonu malvarman akvon! Post tio, la teo (aŭ tizano) estas tuj trinkebla.

Sed estu atenta: la glaso devas esti sufiĉe granda, kaj por kompensi la malaltigon de gusto (pro la aldono de sengusta akvo), indas lasi la saketon pli longe en la boligita akvo.

Estas tiom simpla kaj efika tekniko. Mi ne komprenas kial ne pli da homoj uzas ĝin. Se oni jam multe laboris per serĉi saketon, boligi akvon, kaj lasi la saketon en boligita akvo dum preciza tempo, tiam aldoni akvon je la fino ne estas tiom granda laboro.

La homoj ĉirkaŭ mi ne uzas la teknikon kaj provas trinki sian teon kiom eble plej frue (kaj ŝajne ne havas multe da pacienco). La rezulto estas ke ili ĉiam trinkas iom tro frue. La varmo bruligas ilin iomete kaj ili povas malpli bone gustumi. Aŭ ili trinkas la teon tro malfrue aŭ ili tute forgesas ĝin.