Malpretendo: mi serioze studis nur Esperanton, Elefen kaj Globasa. Mi tamen havas bonan komprenon de Occidental kaj Interlingua pro sufiĉa legado.
Esperanto: tre fleksebla lingvo. Multe pli bona ol helplingvuloj kiuj ne studis ĝin pensas. La eblo krei novajn vortojn dum parolado, kaj la eblo ŝanĝi la vortordon depende de kiam konceptoj alvenas al onia cerbo faras ke la lingvo estas tre komforta por realviva komunikado.
Occidental: naturalisma lingvo, do multe malpli regula ol Esperanto. Sed tamen multe pli regula ol Interlingua. Ĝi ankaŭ estas pli facile legebla ol Interlingua. Pro tio mi ne konas bonan kialon por lerni Interlingua, krom legi malnovajn tekstojn kiuj ekzistas nur en ĝi. Sed eblas legi tiujn tekstojn eĉ sen studi la lingvon.
Naturalismaj lingvoj (Interlingua, Occidental, Elefen...): ili enhavas multe da neutilaj esceptoj kiuj malkuraĝigas ĉiujn kiuj ne parolas lingvon de la sama lingvofamilio. La "naturalismo" ankaŭ havas tre aĉan efikon: parolantoj emas kopii la malregulaĵojn kaj strangajn esprimojn de sia denaska lingvo.
Normalaj homoj kiuj volas lerni naturalisman lingvon preferas lerni naturan lingvon kiel la Hispanan kaj la Italan. La sola avantaĝo de planlingvo estas se ĝi estas pli facila per reguleco, sed tiuj lingvoj estas tro malregulaj kompare al Esperanto.
Tujlegebleco estas trotaksita ("overrated") kaj estas tute misgvida pri la vera facileco de lingvo. Memori la ekzaktan formon de vorto (por povi skribi aŭ elparoli) estas multe MALPLI facile ol nur legi. Estas verŝajne multe pli facile lerni legi la Italan ol memori ĉiujn literojn de ĉiuj gravaj vortoj en Interlingua aŭ Occidental.
Elefen: ĝi estas interesa lingvo ĉar ĝi estas samtempe naturalisma kaj sufiĉe regula. Sed ĝi havas grandan problemon: manko de redundeco kaj de semantikaj markiloj. Lerni ĝin estas facile sed estos tro malfacile kompreni aliajn parolantojn pro la manko de klareco (ĉu estas substantivo aŭ verbo???) kaj parole, vortoj tro similas al la aliaj (pro la misformigo pro reduktita fonemaro). Tio faras Elefen netaŭga kiel helpa lingvo. La efika transdono de informoj estas pli grava ol la facileco de lernado de lingvo. Se planlingvo estas pli limigita ol natura lingvo, homoj rapide ĉesos uzi la planlingvon. Ilo devas esti bona antaŭ ol esti facile uzebla.
Populariĝo de helplingvoj: estas grandega diferenco inter "fari bruon" kaj ekhavi novajn uzantojn. Lastatempe Interlingua kaj Interslavic faris bruojn en Tiktok en Youtube, sed mi ne rimarkis signifas kreskon de parolantoj. Kial tiuj lingvoj ne sukcesas transformi interesitojn en parolantojn? Eble tio okazos post 10 jaroj?
Mi havas la impreson ke la ĉefa kialo por lerni helplingvon kiu ne estas Esperanto estas por lerni lingvon kiu havas pli diversan fonton de vortoj. Esperantidoj kaj "Romlangs" tute ne profitas de tiu merkato. Toki Pona kaj Lobjan (kiuj ne estas helplingvoj) multe profitas. Mondlingvoj iom profitas.
Ido: ĝi estas Esperanto ĉar ĝi estas tro simila. Interkomprenebleco estas tro alta. Ne estas kialo por lerni Idon, ĉar se oni lernas Esperanton, oni povas legi Idon, kaj Idistoj povas legi onin. Se oni vere volas skribi en Ido, estas pli facile unue lerni Esperanton (ĉar estas multe pli da lerniloj kaj enhavo), kaj poste memori la diferencojn.
Globasa: la plej serioza mondfonta helplingvo (mondlingvo). Laŭ mi ĝi havas la plej klaran gramatikon kaj la plej klarajn vortojn (ili estis elektitaj por esti sufiĉe malsamaj de la aliaj). Estas iom malfacile ĉar oni devas "mallerni" multajn malbonajn kutimojn de naciaj lingvoj, kaj la duono de la vortoj estas nekonataj. Sed lerni la analizan gramatikon kaj internaciajn vortojn donas la impreson ke oni faras ion utilan. Globasa ankaŭ estas la sola mondlingvo kun aktiva komunumo kaj sufiĉe da materialo.
Pandunia: ne tre serioza projekto de mondlingvo. Ĝi estas neniam-preta projekto kiu ofte dormas kaj vekiĝas nur por ŝanĝiĝi. La gramatiko ne estas sufiĉe detaligita, kaj ĉiuokaze ne ekzistas sufiĉe da materialo en ĝi por povi lerni ĝin bone. Ĉefe estas multe da bruo kiu distras mondlingvajn interesitojn el seriozaj uzeblaj mondlingvoj.
Mondlingvoj ricevas nuntempe pli da entuziasmo ol la aliaj helplingvoj, eble estas pli da idealismo, aŭ eble pro la fakto ke la koncepto estas pli nova kaj "ankoraŭ ne provita".