2024-04-04

0203 Mi devis krei konton en Facebook

Mi malamas Facebook. Nu, pli precize Meta, la firmao malantaŭ Facebook. Tiu firmao gajnas monon per akumuli kiom eble plej da informoj pri ni. Per tiuj informoj, ili povas precize montri reklamojn al tiuj, kiuj havas pli grandan ŝancon aĉeti produkton aŭ servon.

Mi trovas tiun firmaon tre malmorala. Ĝi esence estas spionado, kaj je la fino ĝi ŝtelas onian atenton (kaj monon). Eĉ ekster Facebook (kaj Instagram kaj Whatsapp), ĝi akumulas informojn pri ni, pri niaj sociaj rilatoj, pri ĉio fakte. Facebook ekzemple scias en kiuj retejoj oni estis per integritaj elementoj. Se oni zorgas pri siaj amikoj, oni devus ne uzi Facebook. (Memoru, uzu uBlockOrigin, Mozilla Facebook Container, ktp)

Mi kapablis tre bone vivi sen Facebook dum longa tempo. Sed mi iam devis krei konton kiam mi estis en universitato, ĉar tio estis la sola maniero por informiĝi pri la aferoj kiuj okazas. Ekzemple, kiam kurso estis nuligita, tio estis oficiale dirita per simpla papero sur tabulo. Esti en la Facebook-grupo de la studantoj multege altigis la ŝancon ekscii pri la nuligo antaŭ ol longe veturi al la universitato.

Post la universitato, mi forigis mian konton. Poste, mi denove kreis konton, sed tiufoje nur por reklami Esperantaĵojn. Mi konservis ĝin dum nur 1 aŭ 2 jaroj. Sed antaŭ kelkaj tagoj, mi denove kreis konton. Kial ĉifoje?

Ĉar mi trovis neniun alternativan manieron por informiĝi pri la veganoj ĉirkaŭ mi kaj pri la veganaj eventoj kiuj okazas ĉirkaŭ mi. Kaj mi volas pli ofte partopreni al sociaj eventoj.

Esperantujo estas bonŝanca komunumo, ĉar ni emas uzi liberajn ilojn (kiuj ne estas "fermitaj ĝardenoj"). Por komuniki, ni ofte uzas Telegram, kio estas multe pli simpla kaj malpli invada ol Messenger, Whatsapp (Telegram ne montras onian telefonnumeron al ĉiuj) ktp ktp. Ekzistas kelkaj Esperanto-grupoj en Facebook sed ili ne estas tiom gravaj.

Facebook ne estas venkebla kiam temas pri trovi lokajn eventojn pri specifa intereso. Eĉ inter veganoj, kie estas multaj idealismaj homoj, ne ekzistas bona alternativo.

Do jen, mi devis krei konton.

Sed kompreneble, mi ne uzis mian veran nomon, kaj mi mensogas pri ĉiuj aliaj informoj. Mi tamen zorgis ke mia profilo estu sufiĉe realisma por esti akceptita en privataj veganaj grupoj.

Tio ankaŭ estas maniero batali kontraŭ Facebook: doni al ĝi malverajn informojn. Tio malvalorigas ĝian datumbazon, kio igas ĝin malpli interesa por vendantoj de reklamoj.

Kaj se Facebook forbaras min (ĝi kompreneble ne ŝatas homojn kiuj mensogas), mi simple kreos novan konton. Mi ne havas tiom multe por perdi, ĉar mi uzas mian konton nur por rigardi kiuj eventoj okazas.

Mi ne planas uzi Facebook dum pli ol 1 horo ĉiumonate. Fakte, mi eĉ ne certas ĉu mi ankoraŭ uzos ĝin post kelkaj monatoj. Tio dependas ĉu mi estas sukcesa (aŭ ne) je trovi interesajn sociajn eventojn per ĝi.