2024-02-11

0150 Iom da laboro jam bonas, ne pensu "ĉio aŭ nenio"

Io kio ofte malbonigas la vivon de homoj estas la pensmaniero "ĉio aŭ nenio". Tio estas la ideo ke se oni ne certas ĉu oni finos laboron, ne valoras komenci ĝin. Se oni ne faras 100% de tasko, ne valorus fari 1% de ĝi. Oni ofte vidas tion ĉe studentoj kiuj provas fari iun hejmtaskon en unu sesio de pluraj horoj, dum pli facilas fari plurajn etajn sesiojn. Tio pli facilas kaj tio pli facile adaptiĝas al tagaj eventoj.

Oni devas akcepti ke ĉio ne devas esti farita en unu fojo.

Alia ekzemplo de la ĉio-aŭ-nenio-pensmaniero estas kiam oni volas lerni lingvon, sportumi aŭ maldikiĝi. Kiam iu forgesas fari iun lecionon, sportsesion aŭ akcidente manĝas sukeraĵon, tiu ofte malkuraĝiĝas kaj entute ĉesas klopodi atingi sian celon.

Tio okazas ĉar homoj ofte fokusiĝas pri la malĝustaj celoj. "Ĉiutage fari lecionon en Duolingo" estas malbona celo. "Lerni la francan" estas bona celo. "Ĉiam manĝi vegane" estas malfacila celo. "Evitigi bestan suferadon" estas kuraĝiga celo, kiu donas bonan senton post ĉiu bovaĵo kiun oni rifuzas manĝi.

Se oni fokusiĝas pri rezulto, oni havas multe pli grandan ŝancon sukcesi.

Ĉiu paŝo helpas, kaj se oni konscias pri tio, oni pli facile ĝuas ĉiun paŝon. Se oni legis 80% de libro (dum oni devis legi 100%), oni havos multe pli bonan rezulton ol se oni legis nur 0% aŭ 10% ĉar oni postmetis la laboron kiom eble plej malfrue ĝis kiam oni rimarkas ke ne plu estas tempo disponebla pro neantaŭvidebla evento.

Ne ĉiuj celoj havas rezulton kiu estas proporcia al la kvanto de laboro (ekzemple, elektra aparato funkcias aŭ ne funkcias, maratono estas finita aŭ ne finita), sed por la granda plimulto de celoj kiu postulas longan laboradon, tio oftege veras, kaj kiam tio ne veras, oni povas replani la laboron per subtaksoj tiel ke la rezulto iĝu proporcia al la kvanto de laboro.

Ekzemple kiam oni kreas retejon, oni kutime unue faras la "minimuman akcepteblan produkton" kiom eble plej rapide, kaj poste, plia laborado estas aldono de kelkaj aldonaj funkcioj kiuj estas malpli esencaj.

Kiam celo devas esti farita kaj ne eblas ŝanĝi ĝin, ne utilas rigardi ĝin post komenci. Oni devas nur zorgi ke oni paŝas je la ĝusta direkto. Pensi pri la sekva paŝo estas pli motivige ol pensi "mi devas kuri dum ankoraŭ 2 horoj".

a cartoon cat running a marathon in front of his computer