La unua fojo ke homoj paŝis sur la Luno, tio estis en 1969.
Tio estas pli ol 50 jarojn antaŭe!
Do kial neniu homo loĝas tie nun?
Kial la homaro ankoraŭ ne havas domojn sur la Luno?
Mi pensas ke en 2023, ni jam havas la teknologiojn por fari tion.
Jam ekzistas la internacia kosmostacio, kiu estas konstante loĝata de ĉirkaŭ 6 homoj.
Oni povus havi ion similan, sed sur la Luno, ĉu ne?
La distanco estas miloble pli granda, sed la vojaĝo estas nur kelkaj tagoj.
Luna vilaĝo de 20 homoj, tio ne estas tro granda peto, ĉu ne?
Sur la flanko de la Luno kiu estas ĉiam videbla de la Tero, oni povas meti komunikilon, por ke la estontaj Lunanoj ĉiam povu komuniki.
Suno aŭ alia fonto de energio ne estas tro granda problemo, ĉar eblas loĝi en rando de kratero kie ĉiam estas iom da lumo.
Ne plu estas malfacile sendi multe da maso en la kosmo, ĉar nunaj raketoj povas fari tion por nur eta frakcio de la kostoj de antaŭ 50 jaroj.
Do ĉio kio mankas, aŭ ĉio kio ankoraŭ ne estas surloke produktata, povas esti alportita per raketoj.
Ni povas alporti aŭtonomajn vivlokojn, kiuj izoligas de la danĝera Luna medio.
Ni ĉiuokaze povus loĝi sub la grundo aŭ en lafotuneloj, por protekti kontraŭ la radiadoj.
Oni povas alporti grundon, kie oni povas kreskigi legomojn.
Kreskado de legomoj en kosmo jam estas pruvita funkcii.
Do kial ni ankoraŭ ne havas nian Lunan vilaĝon?
Ĉu mankas ekonomiaj aŭ politikaj kialoj?
Eble estu planoj pri Luna turismo, aŭ pri luna ekonomio kie oni uzas aferojn aŭ cirkonstancojn kiuj ekzistas nur tie.
Ĉiuokaze, ŝtatoj kaj firmaoj investu multe pli da mono por la loĝado sur la Luno!
Scienco, teknologio, kulturo... ni povas gajni multe.
2023-10-04
0020 Kial ni ankoraŭ ne havas lunan vilaĝon?
2023-10-03
0019 La plej ĉarmaj araneoj
En ĉi tiu video, mi prezentos kelkajn de la plej ĉarmaj araneoj!
Unue, mi komencas per Misumena vatia, la flora krab-araneo.
Ĝi estas granda de kelkaj milimetroj kaj restas sur floroj.
Ĝi adaptas sian koloron al la floro sur kiu ĝi troviĝas.
Tiel ĝi povas iĝi tute blanka, aŭ tute flava, aŭ rozkolora kiel orkideo.
Ĝi ne uzas reton, sed rapide pinĉas insektojn kiel abelojn kiuj volas nektaron.
Due, la saltaj araneoj, grandega familio.
Rigardu ilin, ili estas tute etaj, etaj kruroj, multaj haroj.
Ĉefe rigardu la grandajn rondajn okulojn, kiuj donas al ili 360° vidon.
Ĉarma, ĉu ne?
Ili bezonas por vidi kaj salti sur predojn kiel katoj.
Laste, mi volas prezenti al vi la pavajn araneojn.
Ili estas subfamilio de la saltaj araneoj.
La iĉoj havas fortajn kolorojn kaj ili dancas por logi inojn.
Kelkaj specioj komunikas per vibri per fari etajn bruojn.
Ekzistas multaj specioj, kun aliaj koloroj kaj dancoj.
Por vidi multajn fotojn kaj videojn de aliaj multkoloraj specioj, vizitu la ligilojn kiujn mi metis en la priskribo.
https://www.peacockspider.org/
https://www.youtube.com/@Peacockspiderman
2023-10-01
0017 Faru tion tuj post vekiĝi
Vi bezonas akvon por klare pensi.
Kun akvo, vi havos pli bonan ekvilibron.
Kaj vi povos vortigi viajn frazojn pli rapide.
Do komencu vian tagon bone, trinku tuj akvon.
Konsilo: metu botelon de akvo apud via lito.
Tiel, vi povas tuj trinki unu aŭ du glason post vekiĝi.
Ankaŭ, formetu la kurtenojn kaj ŝutrojn!
Via korpo bezonas vidi kiom eble plej da sunlumo post vekiĝi.
Tio helpas ĝin sinkronigi viajn internajn ciklojn.
Faru tion se vi volas pli facile ekdormi en la vespero, kaj pli facile vekiĝi en la sekva mateno.
Ankaŭ, malfermu tuj vian fenestron!
Pro via spirado, la humideco en via dormĉambro nur kreskis.
Tio ne bonas por spiri, kaj tio kontribuas al la kresko de aĉaj fungoj.
Do lasu aerumi dum almenaŭ 10 minutoj, tio verŝajne sufiĉas por malaltigi la humidecon de 10%.
Do jen, tuj post vekiĝi, trinku, vidu sunlumon, aerumu.
Poste, manĝu iomete, kaj faru la plej malfacilan aŭ timigan taskon unue.
Tiel vi sentos vin trankvila dum la tuta resto de la tago!
2023-09-30
0016 Kial Zelda TOTK estas bonega ludo
Kial Zelda ToTK estas bonega ludo:
Zelda Tears of the Kingdom estas malfermitmonda aventurludo por Nintendo Switch.
En ĝi, oni povas esplori la grandegan mondon de Hyrule kaj apudaj regionoj.
Oni povas ankaŭ esplori la ĉielon, kaj la subteron.
Kaj tiu mondo estas plena je kreemo, je surprizoj, je objektivoj.
Ekzemple, estas temploj kie oni devas solvi puzlojn.
Estas misioj kiujn oni povas solvi.
Oni povas provi atingi lokon, kiu estas malfacile atingebla.
Oni povas fari ĉion kion oni volas, kiam oni volas.
Pro tiu libereco, oni neniam sentas sin vere blokita.
Se io estas tro malfacila, oni povas fari ion alian, kaj provi denove poste.
Tiel la malfacileco estas ĉiam memelektita.
Oni faras nur kion oni volas fari.
Kiam oni volas fari unu aferon, oni samtempe malkovras kvin aliajn aferojn, kiujn oni povas fari!
Kaj kiam estas defio, la ludo ofte donas multajn manierojn solvi ilin.
Tio okazas ĉar la ludo uzas realisman fizikan motoron, kie gravito, fortoj, vento, varmo, tempo, materialoj... ĉio gravas.
Oni povas kombini aĵojn de la ludo por konstrui ion ajn.
Ofte, oni povas solvi enigmon en maniero kiun la farantoj de la ludo verŝajne ne pensis!
Oni sentas sin tre inteligenta kiam oni ludas la ludon, ĉar kiam oni elpensas novan aferon, oni preskaŭ ĉiam estas rekompencita.
Kiam ideo ŝajnas havi sencon, tiu ideo verŝajne funkcios.
Por resumi, mi diros tiel:
Zelda TOTK estas bonega ludo, ĉar la ludo senfine donas objektivojn, kiujn oni povas libere elekti, kaj oni povas atingi la objektivojn per la manieroj kiujn oni volas.
2023-09-29
0015 Bonaj manĝetoj inter la manĝoj
Imagu, vi malsatas, sed la ĉefa manĝo okazos nur post horoj.
Vi volas manĝi ion simplan, kiun vi povas manĝi dum vi samtempe faras ion alian kiel komputilumi.
Sed vi ne volas manĝaĵon kio malbonas por la sano!
Do ne pensu pri frititaĵoj aŭ biskvitoj.
Kio do estas bonaj manĝetoj, kiuj ankaŭ bongustas?
Hodiaŭ, mi prezentos al vi kelkajn, kiujn mi ŝatas!
1) Pufitaj rizkukoj!
Ili estas rizgrenoj grandigitaj per speciala kuirtekniko, simile al krevmaizo.
La volumo de ili donas impreson al la korpo ke oni manĝis multe pli oni fakte manĝas.
Ofte eblas aĉeti ilin kiel kunmetitajn cirklojn.
Ili enhavas multe malpli da kalorioj ol ĉipsoj.
Kaj eblas ŝmiri ion kion oni ŝatas sur ilin.
2) Alia eblo estas fari krevmaizon.
Se oni ne aldonas salon aŭ oleon, ili estas bonaj por la sano kaj satigaj!
Mi rekomendas aldoni al ili "nutradan levuron", kio donas fromaĝecan guston.
3) Tre nutra kaj malmultekosta manĝeto estas karoto.
Mi ŝategas la krakecon de ili.
Sed ili ne estas tiom simplaj je manĝi,
ĉar oni bezonas purigi ilin, kaj ili povas lasi oranĝkolorajn makulojn.
4) Nuksoj!
Nutradaj spertuloj rekomendas manĝi iom da nuksoj ĉiutage.
Mi pensas ke la plej bona momento por manĝi ilin estas kiel manĝetojn.
Ili estas riĉa en energio, sed ili estas tre satigaj, do oni ne sentas la bezonon manĝi multe.
5) Ajna frukto, kio ne estas sekigita.
Ekzemple, manĝu mandarinojn!
Tio estas multe pli bona ol trinki oranĝsukon, ĉar la fibro donos la impreson ke vi sufiĉe manĝis, por frakcio de kalorioj!
6) Por fini, mia plej ŝatata manĝeto: tomatoj.
Tomatoj havas unikan guston, malmulte da kalorio kaj multe da akvo.
Ili povas resti dum longa tempo en fridujo.
En somero, nenio estas pli agrabla ol manĝi freŝan tomaton de tempo al tempo!
2023-09-28
0014 Kial vi devus loĝi en Nederlando
Saluton, hodiaŭ mi donos al vi 4 kialojn por veni vivi en Nederlando.
Mi mem translokiĝis tien.
Per la video, mi prezentos al vi miajn ĉefajn kialojn.
Unua kialo: homoj tie estas pli feliĉaj.
Laŭ la World Happiness Report de 2023, Nederlando havas la 5-a rangon.
Nederlandanoj estas feliĉaj pro multaj kialoj, interalie:
la kvalito de publikaj servoj, la libereco, kaj la helpo al malriĉuloj.
Translokiĝi al Nederlando ne signifas ke oni aŭtomate iĝas pli feliĉa.
Sed vivi apud homoj kiuj estas feliĉaj, helpas esti pli feliĉa.
Dua kialo: Homoj tie ne laboras tro.
Nederlando estas lando kun tre flekseblaj laborkontraktoj.
Estas ofte labori dum nur 4 tagoj semajne, aŭ dum nur "parto" de la normala daŭro.
Mi ŝatas tion, ĉar laŭ mi, havi pli da libera tempo estas pli bona ol havi pli da mono ol sufiĉe.
Tria kialo: La infrastrukturo estas tre bona.
Tio validas por trajnoj kaj por bicikloj.
Oni povas bicikli longajn distancojn sen troa danĝero per la granda reto de biciklaj vojoj.
Per biciklo oni povas iri ĉien.
Tio donas grandegan senton de libereco.
Oni neniam estas tro for de supermerkato aŭ de trajnstacio.
Oni tiel sentas sin multe malpli izolita.
Do tre bona por homoj kiuj trovas aŭtojn danĝerajn por la homoj kaj la natura medio.
Bicikli estas multe pli agrable kaj bona por la sano, ĉiuokaze.
Kvara kialo: Nederlando havas grandan akceptemon je diverseco.
Ekzemple, Nederlando estas unu el la eŭropaj landoj kie GLATuloj ricevas malpli da atakoj.
Tial, mi sentas min multe pli sekura ĉi tie.
Mi malpli timas ke homoj ekscias aferojn pri mi.
Do, tio estis miaj ĉefaj kialoj.
Mi havas multajn aliajn kialojn, sed se mi donas ilin ĉiujn, la video estus tro longa.
Alia grava afero por tiuj kiuj volus translokiĝi:
Nederlandanoj tre bone parolas la Anglan!
Eblas bone vivi sen lerni alian lingvon se oni loĝas en la oriento de la lando.
Sed lerni la lokan lingvon estas grave por senti sin pli bone integrita.
https://en.wikipedia.org/wiki/World_Happiness_Report
https://fra.europa.eu/sites/default/files/fra-eu-lgbt-survey-main-results_tk3113640enc_1.pdf
2023-09-27
0013 Kiom da paŝoj por vive sane kaj longe
Analizo de 15 sciencaj esploroj kun preskaŭ 50 000 homoj indikas kio estus la ideala kvanto de paŝoj por bona sano kaj longa vivo.
Por homoj kiuj havas pli ol 60 jaroj, la risko de frua morto estas la plej malalta kun ĉirkaŭ 6 000 ĝis 8 000 paŝoj ĉiutage.
Por homoj kiuj havas malpli ol 60 jaroj, la risko de frua morto estas minimuma ĉirkaŭ 8 000 ĝis 10 000 paŝoj.
Pli da paŝoj ol tio ne estas plie reduktas la risko de frua morto.
Kiel mezuri kiom da paŝoj oni faris en unu tago?
Ekzistaj multaj bonaj aplikaĵoj por poŝtelefonoj.
Se vi havas iPhone, vi jam havas tian aplikaĵon (ĝi nomiĝas health).
Kio estas la efikoj sur la sano?
Piediri malaltigas la sangopremon, kio malaltigas la riskon de infarkto de koro aŭ cerbo.
Ĝi helpas reguligi la nivelon de sukero en la sango, kaj helpas ne trodikiĝi.
Ĝi plifortigas muskolojn kaj ostojn, kio estas tre utila por maljunaj homoj, ĉar tio helpas ilin ne fali kaj rompi oston.
Paŝi ankaŭ tre bonas por la psiko!
Homoj kiuj regule paŝas spertas malpli da streso kaj havas malpli da simptomoj de depresio.
La risko de demenco povas esti malaltigita de 50%!
Aliaj tipoj de sporto ankaŭ helpas por la sano, sed paŝi estas io kion preskaŭ ĉiuj povas fari.
Kaj oni povas paŝi kaj fari alian aferon samtempe, do oni ne vere perdas tempon, oni nur gajnas!
Ekzemple, oni povas piediri al butiko, dum oni aŭskultas bonan podkaston en Esperanto.
Esence, paŝi estas la plej facila sporto por tiuj, kiuj ne ŝatas sportumi, sed kiuj tamen volas resti en bona sano.
https://www.umass.edu/news/article/meta-analysis-15-studies-reports-new-findings-how-many-daily-walking-steps-needed
https://www.health.harvard.edu/mind-and-mood/walking-linked-to-lower-dementia-risk