2023-10-26

0042 La IgNobel-premioj de 2023

 La IgNobel-premioj estas premio kiu estas donita ĉiujare por sciencaj esploroj kiuj unue igas ridi kaj poste igas pensi.

La koncepto similas al la Nobel-premioj, sed la fokuso estas pli sur apartaj sciencaj esploroj ol sur la tuta kontribuo al scienco de aparta sciencisto.

Mi prezentos al vi kelkajn de la IgNobel-premioj donitaj ĉijare.

En mekaniko, la premio estis donita al la uzo de mortintaj araneoj kiel iloj por kapti aferojn.

Tiuj kaptiloj estas tre leĝeraj, kaj povas esti vidataj kiel profitado de la biologia strukturo de araneaj kruroj.

En komunikado, la premio estis donita al teamo kiu esploris la efikon sur la cerbo de homoj kiuj spertas pri paroli laŭ mala direkto.

Tio estas tre interesa por kompreni kiel la cerbo analizas kaj pritraktas fonemojn!

En nutrado, teamo esploris la efikon de elektraj manĝbastonetoj sur la percepto de gusto.

Multaj sensiloj de gusto en la buŝo povas esti influataj per elektro.

Do estas interese scii ĉu oni povas influi la guston per la manĝiloj.

Eble oni povas krei malveran senton de salo per malforta elektra kampo, kaj tiel oni povus helpi homojn manĝi pli sane.

En edukado, la premio kronis esploron kiu montras ke se oni antaŭvidas ke io estos enuiga, la ŝanco percepti ĝin kiel enuigan estas pli alta.

Do, se iu devas fari ion, ne diru al tiu ulo ke la afero estas enuiga, ĉar la ulo perceptos la aferon pli enuiga ol ĝi fakte estas.

Tiu esploro ankaŭ plifortigas al mi la ideon ke optimismo estas utila sinteno por pli facile ĝui la estonton.

Por vidi la kompletan liston de premioj, aŭ la venkintojn de pasintaj jaroj, vizitu la oficialan retejon de IgNobel per la ligilo, kiu estas en la priskribo.

https://improbable.com/ig/winners/#ig2023