2023-10-27

0043 La ĉionpovanto, televidprogramo kiun mi ŝatas

 Estas televideserio kiun mi ŝatas, kiun mi volas konigi al vi.

Ĝi estas ludo, kaj ĝi nomiĝas "De Alleskunner".

Kaj ĝi estas farita por la Nederlanda televido, sed mi spektas ĝin per la interreto.

"De Alleskunner" signifas laŭvorte "La ulo kiu povas fari ĉion".

Ĝi estas adaptigo de la flandra "Homo universalis", kio ankaŭ estas en la nederlanda lingvo, sed farita por la norda parto de Belgio.

La koncepto de la televidserio estas la jena:

Estas 100 partoprenantoj, kaj ili devas sukcesi je 99 defiaj taskoj.

La defio povas esti io ajn, kiun oni kutime povas fari hejme, ekzemple:

- Fari piramidon kun kartoj

- Rapide solvi puzlon

- Sukcesi ĵeti glacikubon en glason

- Diveni de kiu filmo muziko venas

Post ĉiu defio, unu partoprenanto foriras, tio estas kutime la partoprenanto kiu estis la plej malrapida je fari la taskon, aŭ kiu faris la taskon malplej bone.

Ĉiu epizodo de la televidserio havas 10 defiojn, do post ĉiu epizodo estas 10 partoprenantoj malpli.

La sola partoprenanto kiu travivis ĉiujn defiojn ricevas 50 000 eŭrojn.

Ju pli da tempo pasas, des malpli da partoprenantoj estas, sed tiuj partoprenantoj estas kutime plej bonaj.

Do la konkurenco iĝas pli kaj pli forta!

Estas amuze vidi la partoprenantojn fari la taskojn, ili stresas multe, ili faras stultajn erarojn, estas multaj emocioj!

Estas amuze pensi ke se oni farus mem la taskojn, oni farus pli bone!

Mi ne scias ĉu simila televidprogramo ekzistas por aliaj landoj aŭ aliaj lingvoj.

Mi estas feliĉa ke Nederlando havas tiom multe da ludtelevidserioj, ĉar mi ŝatas spekti ilin dum mi manĝas.

Oni ne bezonas kompreni la Nederlandan por povi sekvi la programon.

Se la televidprogramo interesas vin, vi povas spekti ĝin per pagi abonon al la retejo nlziet.nl.