2024-02-08

0147 Ventumi negativajn eventojn ne funkcias

En la Angla, la verbo "to vent" estas uzata por paroli pri la ideo publike esprimi sian malŝaton de negativa evento.

Ekzemplo de "venting" estas plendi ke trajno denove alvenis malfrue, aŭ ke la liveristo damaĝis atenditan pakaĵon, aŭ ke ankoraŭ nesufiĉe da homoj parolas Esperanton!!!

Ekzistas teorio laŭ kiu oni bezonus ventumi aĉajn eventojn. Se oni ne farus tion, la premo de ĉagreno estus tro forta en la kapo kaj ĝi iel eksplodos!

Sed mia tuta viva sperto indikas al mi ke ventumi ne funkcias. Kaj mia observado de homoj kiuj ofte ventumas montras al mi ke la efiko estas tute mala.

Homoj kiuj plej malsaniĝas de ĉagreno-ventumado estas tiuj kiuj faras tion en interretaj babilejoj kun centoj da eblaj legantoj. Mi rimarkas ke:

- Ili ofte (konscie aŭ ne) troigas negative la eventojn, eble por ricevi pli da atento aŭ kompato.
- Ili ĉagreniĝas kiam homoj ne reagas al iliaj mesaĝoj, kvazaŭ homoj ne zorgus pri ili.
- Ili ĉagrenas la homojn kiuj provas helpi ilin farti pli bone. Helpantoj rimarkas ke la ventumantoj ne estas helpeblaj, kvazaŭ ili ne volas iam ĉesi bezoni ventumi.

Interretaj grupoj kiuj havas dediĉitan ventuman babilejon rimarkas post iom da tempo ke ili estas malefikaj, kaj ili fermiĝas.

La sola utila ventumado kiun mi rimarkis, estas kiam la ventumanto estas honesta pri siaj spertoj, kiam ri honeste volas trovi manieron por farti pli bone, kaj kiam la legantoj honeste volas helpi. Tiu lasta maloftege okazas en grupo kie troviĝas ĉefe nekonatoj.

Se oni volas ventumi, oni faru tion produktive.

Prefere, iu kiu volas ventumi faru tion kun familianoj aŭ amikoj, homoj kiuj pli bone konas onin. Ili pli emas serĉi solvon, kaj pli facile trovos manieron malĉagrenigi, ekzemple per prezenti alian vidpunkton.

En aliaj okazoj, oni ne ventumu. Skribi pri negativaj eventoj estas plia okazo pensi pri negativaj eventoj kaj do farti malbone denove. Kaj ĉiam kiam oni ricevas reagon, oni repensas pri ĝi, kaj oni ĉagreniĝas denove.

An angry cartoon cat surrounded by other cats. The other cats are minding their business and are ignoring the angry cat.