2024-01-21

0129 Efikaj medikamentoj kontraŭ trodikeco

En la kelkaj lastaj jaroj okazis revolucio en medicino. Tio temas pri novaj medikamentoj kontraŭ trodikeco kiu samtempe bone funkcias kaj donas malmulte da flankefikoj. Homoj kiuj uzas ĝin kutime perdas 15% de sia pezo.

Vi eble aŭdis pri Wegovy aŭ Ozempic. Ili estas injektoj kiuj enhavas la molekulon "semaglutide". Semaglutido jam estis aprobita kontraŭ diabeto, sed ĝi montriĝis tre bona kontraŭ trodikeco (homoj malpli emas manĝi). Nun ĝi ankaŭ estas aprobita kontraŭ trodikeco.[1]

Trodikeco estas grandega problemo. Ĝi altigas la ŝancon de morto pro vaskulaj malsanoj (komprenu interalie koratakon kaj cerbatakon). Trodikeco ankaŭ ĝenerale malbonigas bonfarton. Trodikeco koncernas grandan elcenton de la homaro. Semaglutido reprezentas do ŝancon por multege da homoj, kiuj ne sukcesis resaniĝi per dietaj ŝanĝoj (aŭ kiuj ne volas ŝanĝi siajn manĝkutimojn).

Oni devas konscii ke Semaglutido ne solvas trodikecon por ĉiam. Se oni ne adaptas sian vivmanieron, oni reekhavas la pezon kiun oni perdis rapide post ĉesi uzi la medikamenton.

Por Semaglutido ekzistas do grandega merkato. La firmao kiu produktas la medikamentojn, la dana firmao Novo Nordisk, iĝis unu el la plej riĉaj firmaoj de Eŭropo. Ĝia merkata valoro superis la malnetan enlandan produkton (angle GDP) de Danio en 2023. Ĝi ankaŭ superis la svisan Nestlé (kiu, ironie, helpas homojn trodikiĝi).

Konkurencaj medikamentaj firmaoj vidis tion kaj volas "parton de la kuko". Ekzistas nova generacio de molekuloj en esplorado kiuj apartenas al la sama familio de Semaglutido. Ekzemple, la molekulo "Retatrutide" montriĝis eĉ pli efika ol Semaglutido je perdo de pezo. Firmaoj ankaŭ esploras aliajn vojojn de korpa enigo, ekzemple tra buŝo.[2]

Grava esploro montris rektan rilaton inter uzo de Wegovy ĉe trodikaj homoj kaj pliboniĝo de sano. Grupo kun kaj sen Wegovy estis sekvata dum pli ol 3 jaroj. La grupo kun Wegovy havas malpli altan riskon je vaskula problemo, kaj rezulte vivas pli longe.[3]

La plej granda problemo de la medikamento nun estas la prezo (pli ol 1000 usonaj dolaroj ĉiumonate). Sed pro la skalo de produktado, pro la preza premo de konkurenco, kaj pro la eksiĝo de patentoj (normale 20 jaroj post eltrovo), oni povas bone esperi ke la prezo malaltiĝos. Tiam la profito en publika sano povas esti tiom granda (pro malpliigo de hospitalaj kostoj) ke tia medikamento estus senpaga en riĉaj landoj (krom Usono) post montro de medicina preskribo.

[1]: https://erictopol.substack.com/p/the-new-obesity-breakthrough-drugs
[2]: https://erictopol.substack.com/p/when-the-breakthrough-g-agonists
[3]: https://erictopol.substack.com/p/the-big-trial-of-a-glp-1-drug-wegovy

Semaglutido