2023-10-28

0044 Bona AI-detektilo donas al mi esperon ke intereso de homoj por sen-AI-a teksto daŭros

 Lastatempe, mi vidis ke ChatGPT estas tre bona por aŭtomate krei tekston en Esperanto.

Kiam oni uzas ChatGPT per la modelo GPT-4 kaj kun listo de permesitaj vortradikoj, ĝi produktas kvalitan tekston laŭ gramatika vidpunkto.

La disvolviĝo de tiuj iloj kiuj permesas tre facile kaj tre rapide krei tekston igas min pensi ke en la estonteco, la plimulto de tekstoj kaj libroj estos kreitaj grandparte per ili.

Tio igas min pensi ke kun la paso de tempo (kun la kresko de tiuj teknologioj en efikeco kaj uzado), krei originalan tekston sen uzi tian ilon estas pli kaj pli malŝparo de tempo.

Ĉar se oni kreas originalan tekston sen AI-ilo, ĝi estas pli facile dronigita inter ĉiuj aliaj tekstoj kiuj estas AI-faritaj.

Oni povas pretendi ke tekston farita sen AI estus pli originala, ke ĝi havus pli unikan skribstilon, kaj ke ĝi parolus pri aferoj neniam-antaŭe-priparolitaj, eble per vortoj neniam-antaŭe-uzitaj.

Sed esploroj montris ke homoj ne bone kapablas rekoni ĉu teksto estas skribita per AI.

Do eĉ se ili donus pli grandan valoron al teksto kiu ne skribita per AI, tio ne gravas ĉar ili ne kapablas rekoni tiujn tekstojn.

Kaj se ili ne povas esti certaj ĉu teksto estas farita per AI aŭ ne, ili malpli emus legi (se ili ne ŝatas legi AI-tekstojn).

Pro tiu perdo de leganto-a publiko, mi demandas min: kial skribi originale sen AI se homoj ne kapablus rekoni tiun originalecon?

Eble mi estas iom pesimisma, eble AI fakte puŝos skribistojn al skribi aferojn pli originalajn, por diferencigi la tekston de la amaso da tekstoj kiu jam ekzistas.

Ankoraŭ ekzistas multaj avantaĝoj je la skribado de teksto sen AI.

Ekzemple, oni povas detaligi pensmanieron en maniero multe pli kohera, kaj konekti ĝin al ekzemplo de la reala mondo, kiuj implicas homajn sentojn.

(Estas 2023, AI ankoraŭ ne tre bonas por fari longan rezonadon.)

Mi esperas ke homoj kapablos percepti tiujn avantaĝojn.

Kiam la teksta merkato estos grandparte el AI-teksto, homoj aktive preferos tekstojn kiuj estas grandparte sen AI.

Bedaŭrinde, AI-detektiloj estas ĝis nun tre malbonaj.

Originalan tekston ili ofte konsideras artefaritaj.

Sed hodiaŭ mi malkovris AI-detektilon kiu fakte bone funkcias:

Ĝi nomiĝas "Hive Moderation", kaj en ĉiuj eksperimentoj kiujn mi faris, ĝi kapablis ĝuste identigi ĉu teksto estas AI-farita aŭ ne.

Tio donas multe da espero al mi, ĉar per ĝi, homoj havos pruvon ke miaj tekstoj ne estas AI-faritaj, kaj ke ili venas de iu homo kun homaj spertoj kaj sentoj.

Kaj tio igas min pli esperi ke homoj en la estonteco donos pli da valoro al miaj tekstoj pro la "homeca aŭtentikeco".

Kun la evoluo de AI-teknologioj, ankaŭ la teknologio de AI-rekonado pliboniĝas.

Per tia rekonilo, homoj kiuj volas legi sen-AI-an tekston povos trovi tian tekston pli facile.

Do mi malpli timas ke miaj tekstoj estos dronigitaj, ĉar frue aŭ malfrue, ili estos denove trovitaj el la amaso da AI-farita teksto.

https://hivemoderation.com/ai-generated-content-detection