Kiam mi havas etan vundon sur mia korpo kaj la vundo koaguliĝis (la vundo kovriĝis per solida koagulo), mi havas aĉan emon forgrati la platan koagulon. La koagulo revenas post iom da tagoj, kaj mi forgratas ĝin denove. Kaj denove, kaj denove. Tio okazas neintence, kompulse.
Tio estas tre aĉa, unue ĉar la vundo emas grandiĝi, due ĉar ĝi iĝas pli malpura kaj malhela pro la malpuraĵoj sub la ungoj. Tio povas lasi spurojn sur mia haŭto kiuj bezonos multege da jaroj por malaperi.
Kompreneble la solvo estus simple ĉesi forgrati koagulojn. Sed la gratado okazas tiom rapide kaj senpense ke kiam mi konscias pri tio kion mi faras, jam tro malfruas. En periodo de streso estas eĉ malpli facile atenti pri tio kion mi faras per miaj ungoj.
Dum pli ol 20 jaroj, mi ne sukcesis sufiĉe bone preventi tiun aĉan kutimon. Sed fine mi komprenis ke mi neniam sukcesos forigi la emon grati. Ne eblas forigi aŭtomatan kutimon (tio postulas tro da konscia atento), sed eblas iom ŝanĝi ĝin al io malpli ĝena.
Anstataŭ pensadi "Ĉesu grati!" mi ekpensadis "Gratu kiom vi volas, sed ne per viaj ungoj!". Kaj post kelkaj semajnoj de kutimiĝo, tio funkciis. Nun mi gratas min kiom multe mi volas uzante miajn falangojn (la flekseblaj partoj de fingro sub la ungo), kaj tio solvis la problemon ĉar nur la ungoj estas sufiĉe akraj por forigi la koagulojn.
De tiu sperto mi lernis ke fari etan ŝanĝon al kutimo pli efikas ol forigi kutimon (aŭ krei novan), ĉar tiuj lastaj havas tro grandan riskon malsukcesi.