2023-11-12

0059 Esperantistoj ne parolas sufiĉe rapide

 Foje sub miaj videoj, mi ricevas la jenan komenton:

"Bonvolu paroli malpli rapide."

Al tiuj homoj, mi respondas: simple malrapidigu la videon.

Mi ne volas malbonigi miajn videojn por la komencantoj kiuj ankoraŭ ne sufiĉe studis.

Se mi parolas malpli rapide, tio signifas ke mi komunikas malpli, kaj ke rezulte, mia enhavo estas pli enuiga por aliaj homoj.

La atento de homoj povas pli facile forflugi de la video se okazas malpli da aferoj.

Tio fakte estas io kion mi riproĉas al la plimulto de Esperanto-enhavo.

Ili ne estas enuigaj pro la enhavo mem, sed pro la parolmaniero de Esperantistoj.

Ĝenerale mankas emocioj, sed pli granda problemo estas ke mankas rapideco.

Kiam mi aŭskultas podkastojn en naturaj lingvoj, mi kutime aŭskultas ilin per rapideco 1,25.

Sed por Esperantistaj podkastoj, mi tre ofte uzas rapidecon 2,0.

Mi ne vidas bonan kialon por Esperantistoj paroli tiom malrapide.

Verŝajne tio estas pro kutimo aŭdi enhavon por komencantoj, sed tio ne bezonas esti tiel.

Oni donas tro da graveco al komencantoj, kaj ne sufiĉe al homoj kiuj jam sufiĉe bone komprenas la parolatan lingvon.

Ne estas sufiĉe da fokuso sur la Esperantistoj kiuj jam ekzistas.

Kaj multaj Esperantistoj ĉesas uzi Esperanton simple pro tio ke ili enuiĝas: ne estas sufiĉe da aferoj kiujn ili ŝatas fari per la lingvo.

Tio ĝenas min.

La nombro de Esperantistoj estas kiel akvo en sitelo.

Antaŭ ol pli rapide aldoni novan akvon (komencantoj), oni unue fermu la truojn en la fono de la sitelo (per interesa enhavo por komencintoj).

Kaj parto de la solvo estas paroli pli rapide, kiam la publiko ne estas nur komencantoj.