2023-11-17

0064 La monatoj apud nacia voĉdonado estas aĉaj

 En la monatoj antaŭ grava landa voĉdonado, ĉio temas pri tio.

Voĉdonu por X, voĉdonu por Y.

Se vi ne estas por A, vi estas por B.

Elektu opiniaron, pri kiu vi ne tute konsentas.

Voĉdonu, por lasi partiojn decidi anstataŭ vi.

Kvazaŭ normalaj homoj ne havas tempon por demokratio.

La tuta socio iĝas grandega batalkampo.

Ne eblas ŝalti televidon aŭ radion, sen aŭdi reklamon por politika partio.

Ĵurnalistoj pensas ke tio ne sufiĉas, kaj abunde elsendas pri ili, kredante ke ili informas.

Dum tiuj monatoj, la nombro de interesaj podkastoj draste malgrandiĝas.

Sano? Edukado? Helpi homojn kiuj havas problemojn?

Ŝajne ne estas la tempo paroli pri tio, ĉar okazas voĉdonado.

Homoj ne volas paroli pri problemoj veraj, sed pri problemetoj novaj.

Ŝajne, estas multe pli grave paroli pri la danĝereco de aliaj homoj.

Kaj kiel oni povas ŝteli monon el nia estonteco.

Ankaŭ la nombro de spektindaj videoj grande malaltiĝas.

Jam estas pli ol sufiĉe da informoj disponeblaj por inteligente voĉdoni, sed por partioj kaj amaskomunikiloj, tio neniam sufiĉas.

La celo ne plu estas informi, sed manipuli, kredigi ke ili estas kompetentaj aŭ seriozaj per kiom multe homoj parolas pri ili.

Neutilaj skandaloj obliĝas, forprenante la atenton de homoj de tio kio vere gravas.

Konfliktoj estas kreataj, por ke homoj sentu sin devigataj elekti flankon kreitan por ili.

Eĉ kiam oni malŝaltas ĉian elektran aparaton, oni sentas la streĉon je homoj.

Politika propagando eĉ invadas la realan mondon, uzante afiŝojn ekster la permesataj lokoj.

Eĉ grafitioj apud trajno-stacioj.

Tiuj aferoj nur igas min malami partiojn kiuj ruinigas trankvilecon.

Sed ne eblas voĉdoni kontraŭ partio.

Do... mi fokusiĝu pli profunde en planlingvoj, kie diskutado ne estas tiom malpurigata de naciaj egoismaĵoj.