2023-11-16

0063 Preventi demencon

 La afero kiun mi plej timas estas verŝajne demenco.

Dum mia tuta vivo mi lernas aferojn kiujn mi pensas utilaj, kaj mi tute ne ŝatas la ideon forgesi ĉion kio gravas al mi.

Mi ne volas forgesi la aferojn kiujn mi ŝatas, kaj mi ne volas forgesi la homojn, kiuj ŝatas min.

Mi volas resti sendependa kaj ne esti problemo por la homoj kiuj konas min, kiuj sentus sin devigataj zorgi pri mi.

La ideo havi demencon kaj pro ĝi vivi aĉe dum multaj jaroj, sen espero de pliboniĝo, teruregas min.

Mi timus tion malpli se mi havus grandan familion, kion mi ne havas kie mi loĝas, kaj kion mi verŝajne ne havos.

Mi ne havas bonan opinion pri la lokoj kiuj celas zorgi pri demenculoj, kaj la ideo loĝi kun nur maljunuloj ne plaĉas al mi.

Bonŝance en Nederlando ekzistas eŭtanazio, do homoj havas pli da rajtoj kiam temas pri ĉesi suferi.

Mi esperas ke la leĝoj estos sufiĉe post 50 jaroj liberaj kiam mi (espereble) ankoraŭ havos sufiĉe da rezonkapablo.

Antaŭ tiam, mi faras ĉion kion mi povas por malrapidigi la disvolviĝon de demenco (kio okazas en ni ĉiuj).

Pro tio ke demenco estas socia problemego, okazis multaj sciencaj esploroj kiuj montras kiel oni povus malrapidigi ĝin.

Tri aferoj helpas: mensa aktiveco, fizika aktiveco kaj dieto.

Pri mensa aktiveco, povi paroli plurajn lingvoj helpas.

Mi parolas 5 lingvojn, aŭskultas multajn lingvoj kaj uzas Anki ĉiutage.

Pri tiu punkto, mi ne povas fari pli.

Ŝajne ludi muzikilon ankaŭ helpas.

Daŭre labori per onia cerbo eĉ kiam oni estas maljuna helpas.

Espereble, mi ankoraŭ programos kiam mi havos 70 jarojn.

Pri fizika sporto, esploroj montras ke ju pli oni estas aktiva, des pli oni estas protektita.

Sporto helpas la bonan fluon de sango en la cerbo, kio malrapidigas demencon kaŭzita de vaskula damaĝo.

Mi esperas ke miaj 8000 paŝoj ĉiutage sufiĉe helpas je tio.

Pri dieto: ne drinki, ne esti tro peza, ne havi tro da kolesterolo helpas.

Do pri ĉiuj tiuj aferoj, mi faras bone.

Sed bedaŭrinde, malsanoj foje estas kaŭzitaj de malbonŝanco.

Eble miaj genoj ne bonas, eble kancero decidos disvolviĝi kie ĝi ne devus...

Sed statistike, se sufiĉe da homoj sekvas la samajn konsilojn, kelkaj certe ne ekhavos demencon.

Do mi esperas ke aliaj homoj sekvos tiujn konsilojn, ĉar demenco estas dramo por tuta familio.

(Kaj se vi pagas por impostoj aŭ sanasekuro, grandega ŝanco ke parto de tiu mono estas prenita por zorgi pri homoj kun demenco.)