2024-01-13

0121 Publikigu al publika domajno

La teksto de ĉiuj miaj artikoloj estas en publika domajno.

Vi rajtas fari absolute ĉion per miaj tekstoj. Kopiu ilin, ŝanĝu ilin, uzu ilin ene de ajna projekto (ekzemple projekto por helpi lerni Esperanton). Vi eĉ rajtas vendi aferojn aŭ servojn kiuj uzas miajn tekstojn. Tio neniel estas ŝtelado, ĉar la originala versio ĉiam restas libere havebla por ĉiuj.

Se vi kopias tutan artikolon senŝanĝe, estas afable diri ke mi estas la aŭtoro kaj provizi ligilon al mia blogo. Sed mi ne devigas tion, ĉar mi scias ke ekzistas multege da formatoj kie mencii pliajn informojn estas tre maloportune. (Ekzemple kiam oni havas limon je nombro de literoj aŭ kiam oni trejnas roboton).

Mi volas ke miaj artikoloj povu atingi kiom eble plej da Esperantistoj. Do ne hezitu kopii miajn artikolojn (tio fakte kreas sekurkopiojn). Eĉ ne ĝenus min se firmao gajnas multe da mono per miaj artikoloj. Se ili uzas mian enhavon, tio signifas ke ili disvastigas ĝin.

Mi ne volas kaŭzi ajnan problemon al homoj kiuj volas krei aferojn en Esperanto uzante parton de mia enhavo. Mi estas por maksimuma libereco de Esperanto-kulturaĵoj.

Se vi pensas same kaj kreas aferojn, mi petas al vi publikigi al publika domajno.

Se vi ne bezonas publikon por vivteni vin, ne devigu homojn mencii ke vi estas la originala aŭtoro, ĉar tio estas ĝeno al homoj kiuj diskonigos vian enhavon.

Evitu licencon "Share Alike" (publikigu samlicence), kio infekte malliberigas ĉiujn kreaĵojn kiuj uzas viajn kreaĵojn. Mi ne povas uzi aferojn (kiel fotojn) laŭ tiu licenco, ĉar mi volas publikigi mian enhavon aferojn laŭ publika domajno.

Evitu licencon "Non-commercial" (nekomerca) krom se via enhavo estas parto de propra komerca plano kaj vi ne volas konkurencon. (Tre malverŝajna en Esperantujo). Ne ĉiuj firmaoj estas malbonaj, kaj per malpermesis komercan uzon, vi riskas puni la bonajn.

Se vi bezonas uzi licencon de Creative Commons, uzu CC0 (Publika Domajno) kiel defaŭlton. Bonvolu. Tio igas la kreadon de malaĉaj aferoj multe pli simpla.

 undefined