2024-01-12

0120 Vortjo, la vorta ludeto por testi vian bazan Esperanton

Ĉu vi konas la retejon Wordle? Ĝi estis fama dum iom da tempo. Estas retejo kie oni devas diveni Anglan vorton de 5 literoj. Oni havas ses provojn. Se litero de la vorto kiun oni provis aperis en la divenenda vorto, ĝi aperas flave, kaj se la litero estas ankaŭ je la ĝusta loko, ĝi aperas verde.

Tiu ludo ankaŭ ekzistas por Esperanto. Ĝi nomiĝas Vortjo (https://vortjo.net/). Mi trovas la ludon amuza kaj interesa se oni volas vidi ĉu oni konas sufiĉe da etaj Esperantaj vortoj.

Oni povas kredi ke la ludo ne estus amuza se oni ne konas sufiĉe da vortoj, sed tio ne vere estas problemo, ĉar ne ekzistas tro multe da vortoj de 5 literoj en Esperanto. Se oni malsukcesas je la ludo, tio verŝajne signifas ke oni bezonas lerni plian vortan radikon en Esperanto!

Estas interese poste diskonigi onian rezulton per sociaj retoj. Tio ankaŭ estas kaŝita reklamo por Esperanto!

Per regule ludi, oni lernas kelkajn teknikojn kiuj plialtigas la ŝancon venki je la sekvaj tagoj.

Konsilo: se la divenenda vorto ŝajnas malfacila kaj ne restas multe da provoj, ne provu trovi la vorton kiom eble plej rapide. Provu testi kiom eble plej da novaj literoj antaŭ ol provi vorton kiu povas funkcii.