2024-01-14

0122 Kial Esperanto restos la plej facila lingvo por lerni dum longa tempo

Facileco je lingvolernado ne estas determinita nur per internaj ecoj de la lingvo mem, sed ankaŭ per la kvanto de enhavo disponebla.

Imagu teorian Esperantidon kiu havus nur facile lerneblajn sonojn (do neniu ĥ aŭ r), kiu reuzus vortradikojn multe pli ofte ol Esperanto (oni dirus malinteligenta anstataŭ stulta) kaj kiu havus malmulte da gramatikaj kategorioj (korelativoj respektus normalan vortokunmetadon ktp). Eĉ tiu lingvo estus malpli facile lernebla ol Esperanto.

Ĉar por lerni lingvon, oni bezonas amason de enhavo. Sufiĉe por daŭre uzi la lingvon ĉiutage. Oni bezonas interesan enhavon kiu kaptos onian atenton, kaj oni bezonas enhavon kun bona instrua valoro. La sola konstruita lingvo kiu havas tion en kvanto estas Esperanto.

Tiu fenomeno plifortiĝas. Homoj kiuj volas lerni la plej facile lerneblan lingvon iras al Esperanto (se ili estas bone informitaj). Konsciante pri la ekzistanta publiko, pli da enhavo estas kreita en Esperanto. Ĉi tiu nova enhavo plue plifaciligas la lernadon de Esperanto, ĉar estas pli facile trovi ion kio interesas onin.

Mi ne vidas kiel eblas rompi tiun sinfortigantan cirklon. Esperanto havas almenaŭ centoble pli da freŝa enhavo ol la dua plej populara konstruita helplingvo. Ekzistas kelkaj homoj kiuj estas tre dediĉitaj al la kreado de enhavo en planlingvo kiu ne estas Esperanto, sed tiuj homoj estas kvante neglekteblaj kompare al tiuj kiuj ĉiutage produktas aferojn en Esperanto.

Kelkaj homoj pensas ke se oni kreus lingvon pli facila ol Esperanto, ĝi nature pli populariĝus pro ĝia facileco (oni pli emus daŭre lerni ĝin). Tiu penso estas al mi ege erara, ĉar mi konas neniun kiu ĉesis lerni Esperanton pro ĝia "malfacileco". (Ĉiuokaze, ne estas multe da aferoj kiujn oni povas plibonigi en Esperanto kompare al la grandeco de tio kio estas lingvo.) Sed homoj ja ĉesas lerni lingvon pro manko de interesa enhavo.

Mi tamen pensas ke eblas ke helplingvo iĝos pli facila ol Esperanto, sed tio postulas unu el tiuj du kondiĉoj:
- Ekzistas granda organizo kiu subtenas la konstruitan lingvon per la kreado de amaso de enhavo. Tiu organizo povus esti ŝtato aŭ granda firmao. (Malverŝajna, ĉar organizoj ne sufiĉe pensas pri fora estonteco.)
- Multege da tempo pasas, tiel ke la malmulta kvanto de homoj (kompare al Esperantistoj) kiuj subtenas alternativan planlingvon havu sufiĉe da tempo por krei sufiĉe da interesa enhavo. (Malverŝajna, ĉar homoj emas konsideri enhavon malnovan kiel neinteresan.)

Sed mi esperas ke la homaro travivos dum ankoraŭ centoj da miloj da jaroj. En tiom longa tempo, io tiom malverŝajna (kiel la apero de lingvo pli facila ol Esperanto) verŝajne okazos.

Sed nu, tiam mi verŝajne ne plu vivos. Nun mi fokusiĝas sur la lingvo kiu plej helpas homojn nun.