2024-02-01

0140 Eksperimento: paroli Esperanton sen finaĵoj por komuniki pli rapide

En antaŭa artikolo, mi parolis pri la efikeco de la Franca (https://vanege-esperanto.blogspot.com/2024/01/0134-la-franca-estas-tre-efika-lingvo.html). En la franca, oni povas komuniki multe per malmulte da silaboj. Mi ŝatas tiun eblon esprimi multe per malmulte da tempo. Oni tiel facile povas aldoni detalojn kiuj helpas komprenigadon.

Mi demandis min ĉu eblas fari tion per Esperanto. Ŝajnas ke tio tute eblas se oni ne uzas la finaĵojn kiam ili ne estas necesaj por esti bone komprenata. Esperanto havas sufiĉe da redundeco. La pozicio de vorto en frazo kaj la radiko mem estas sufiĉe bonaj iloj por diveni la finaĵon. (Oni tamen daŭre uzu la finaĵon se konfuzo eblas aŭ se oni volas esti vorte kreema).

Jen ekzemplo de Esperanto sen finaĵoj: `Mi vol ripoz sed infanaĉ brueg en la trajn`

Ĝi estas tute komprenebla frazo, kaj iom pli rapide direbla ol la tuta frazo kun finaĵoj (almenaŭ se oni kutimas paroli tiel).

Do mi eksperimentos tiun manieron paroli Esperanton, kaj mi diros al vi post kelkaj monatoj ĉu tio fariĝis natura kaj oportuna. Mi ne skribos Esperanton tiel ĉar la rapideco de elparolo ne vere gravas skribe. Aldone mi elparolos korelativojn per j anstataŭ i. (Kjo anstataŭ Kio).

Kiel mi eksperimentos? Mi planas uzi mian Esperantistan koramikon 5 minutojn tage por tio. :p Li verŝajne ne respondos al mi per la sama maniero, sed tio ne vere gravas. Mi nur volas scii ĉu post monatoj da kutimiĝo mi preferos paroli tiel ol per la kutima finaĵplena maniero.