Jen ideo: por eventoj kie homoj de familio aŭ amikaro disdonas donacojn, oni metu la donacojn en similajn reuzeblajn ekologiajn sakojn. Pro tio ke oni ĉiam reuzos la samajn sakojn, oni povas aĉeti belajn sakojn, por malpli ol la prezo de ĉiujara aĉetado de poluaj paperaj kovriloj.
Eblas aĉeti sakojn el juto de diversaj grandoj (interrete kaj en naturaj aŭ ĝardenaj butikoj). Sed ankaŭ indas konsideri aliajn materialojn depende de la deveno kaj de la daŭripovo de la sako (kiom longe ĝi restos uzebla) kaj kiom da travidebleco oni akceptas.
Mi vidas multajn avantaĝojn je tiu ideo: oni ne plu bezonas iri butiko por aĉeti paperajn kovrilojn, kaj oni ne plu bezonas kovri. Oni povas meti rekte la donacojn en la neŭtralan sakon. Tiel oni evitas multe da papermalŝparo (kio estas aĉa por la medio kaj por la spaco en domo), kaj oni ŝparas tempon (per ne bezoni aĉeti kovrilon kaj kovri).
Por kelkaj homoj, fari belan paperan pakaĵon estas arto pri kiu ili fieras. Sed la uzo de reuzeblaj neŭtralaj sakoj ne malpermesas tion. Eblas meti la pakaĵon en la neŭtralan sakon!
Mi ankaŭ ŝatas la ideon ke oni ne scias por kiu homo sako estas antaŭ ol oni rigardas la nomon kiu estas ligita al la sako. Tiel oni elektas la sekvan sakon por malfermi pli hazarde, kaj mi pensas ke tio kontribuas al la plezuro.
Plie, neŭtralaj jutaj sakoj igas la eventon aspekti pli realisma aŭ tradicia: ĉi tie en Nederlando en la semajnoj antaŭ Sinterklaso, oni ofte vidas televide Sinterklason (la fikcian ulon) kaj la Pitojn (la helpantojn) portantaj jutajn sakojn (kie troviĝas la donaco). Do estus tute logike ke oni trovus tiujn samajn sakojn hejme.
La sola vera problemo kiun mi vidas estas ke oni devas konvinki almenaŭ unu alian homon uzi la samajn reuzeblajn sakojn, ĉar se ne, oni tuj scias kiu faris la donacojn en la sola reuzebla sako!