2024-03-19

0187 Vertikalaj farmoj por efika kaj fidebla fonto de manĝaĵo

 Agrikulturo kutime okazas laŭ du dimensioj: laŭ la surfaco de grundo. Vertikalaj framoj provas profiti de plia dimensio: la vertikala. Per havi multajn tavolojn de plantoj, aŭ per muroj de legomoj, oni povas kreski multe pli da manĝaĵo en unu kuba metro.

Laŭ la firmao de vertikalaj farmoj Plenty (kiuj jam vendas kelkajn produktojn el vertikalaj farmoj), oni bezonas nur 1% de la terspaco, kaj 1% de la akvo kiun oni bezonas en tradicia eksterkonstruaĵa agrikulturo. Tio sonas ideala por landoj kun granda denseco de homoj, kiel Tajvano. Tiel estas pli da spaco por homoj, kaj la manĝaĵo povas esti produktita apud la homoj.

La plej granda avantaĝo de vertikalaj farmoj en konstruaĵoj, estas ke oni povas kontroli kaj regi ĉiujn faktorojn de kreskado. Ekzemple por lumo, ĉiu tavolo de legomoj povas havi siajn proprajn LED-lampojn kiuj donas la idealan kvanton kaj koloron de lumo dum la tuta tago. (Plantoj ne absorbas ĉiujn kolorojn samnivele, kaj depende de la koloroj la gusto povas iom varii). Aliaj kontroleblaj faktoroj estas la aero kiu estas blovata inter tavoloj, kaj la akvo en kiu la radikoj baniĝas. Tiu lasta estas bone konservita kaj reuzata.

La rezulto estas fidebla fonto de manĝaĵo, en ĉiuj regionoj, en ĉiuj sezonoj, en ĉiuj veteroj. Eĉ kie tro malvarmas, aŭ kie uzebla akvo mankas. Kaj per bone zorgi pri la fabrika medio, eblas fokusiĝi pri gusto, anstataŭ pri transportado.

Vertikalaj farmoj ankaŭ protektas de problemoj kiel atako de fungoj aŭ insektoj.

Mi antaŭĝojas pri la progresoj en tiu teknologio. La teknologio helpas loĝi kie havi manĝaĵon malfacilas. Homoj povos pli facile havi sekuran fonton de kvalita manĝaĵo. Tio ankaŭ helpos la homaron loĝi kie la homaro neniam loĝis antaŭe.

Sed ekonomie, la teknologio ne estas preta por esti uzata ĉie: en landoj kiuj ricevas sufiĉe da lumo, ankoraŭ malpli kostas produkti manĝaĵojn en forcejoj (plantodomoj). Sed tio verŝajne ŝanĝiĝos post iom da tempo, ĉar ĉiam venas novaj teknikoj por ŝpari kostojn, kaj la grandskaligo de tia fabriko permesas malaltigi prezojn de produktoj.

https://www.youtube.com/watch?v=J4SaSfnHK3I

https://www.tudelft.nl/agtech/projects/vertical-farm-efficiency