2024-02-17

0156 Kuraci per virusoj: bakteriofaga terapio

Homoj havas malbonan opinion pri virusoj. Ili ĉefe aŭdas pri virusoj kiam temas pri homaj transdoneblaj malsanoj kiel kovimo, gripo, morbilo kaj aidoso.

Sed la tre tre granda plimulto de virusoj estas tute sendanĝeraj al homoj. La plimulto ne infektas homojn, sed aliaj bestojn, plantojn... ili povas ataki ĉion ajn vivan fakte, interalie: bakteriojn.

Pluraj tipoj de bakterioj kaŭzas multe da malsanoj al homoj. Bonŝance ni havas antibiotikojn kiuj mortigas ilin, sed bedaŭrinde multe da bakterioj evoluis reziston kontraŭ ili (ĉefe pro la troa uzo de antibiotikoj, interalie por bestoj kiuj produktas ovojn, lakton aŭ viandon.)

Foje, homoj estas infektitaj de bakterioj kiuj estas rezistaj al disponeblaj antibiotikoj (la tiel nomataj "superbugs"). En tia situacio ankoraŭ ekzistas tekniko kiu ne estas tre ofte uzata: uzi virusojn kiuj atakas la bakteriojn. La malamiko de malamiko povas esti amiko.

Tia viruso, kiun oni nomas "bakteriofago" (kiu "manĝas" bakteriojn) estas selektita por funkcii kontraŭ la bakterio kiu infektas la homon, kaj poste estas alportita kie la bakterio troviĝas. (Ekzemple metita sur la haŭton kie troviĝas infektita vundo).

Bakteriofaga terapio estas tre specifa al bakterio. Pro tio, estas malfacile krei medikamenton aŭ aparaton kiu funkcias por larĝa publiko de malsanuloj. Ankaŭ estas tre malfacile "vivteni" la bakteriofagojn, ĉefe pro tio ke la tekniko estas tre malkutima.

Tamen en la lastaj kvin jaroj pluraj medicinaj esploroj estis oficiale aprobitaj en Usono, ekzemple kontraŭ specifaj infektoj de pulmoj, de urinaj vojoj, kaj apud protezoj.

https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/f/fa/Phage_T7.png