Ekzistas multaj ekzemploj en la naturo de specioj kiuj helpas unu la alian. Ekzemplo estas kojoto kaj melo kiuj ĉasas kune.
Sed kio estas unika estas la kunlaboro de homo kun alia besto. Kutime homoj profitas unudirekte de aliaj bestoj. Kiam la profito estas dudirekta, ĝi ĉiam estas trudita de la homo.
Sed ekzistas ekzemplo kie ambaŭ libervole kunlaboras kaj profitas: la kunlaboro kun la birdo nomita "Mielindikanto".
Tiuj birdoj kondukas homojn al la nestoj de abeloj. Kun la helpo de la birdo, homoj havas multe pli alta ŝanco trovi abelujon, de kie ili povas preni mielon. Kaj poste la birdo povas manĝi la larvojn de abeloj kiuj restas.
Kion mi trovas fascina estas la eblo de tiu besto "nature" komuniki kun homoj. La mielindikantoj iel lernis alproksimiĝi de homoj por poste alporti ilin al specifa loko. Homoj ankaŭ devis lerni "aŭskulti" tiujn birdojn.
Tia sinteno verŝajne postulis multege da generacioj por esti lernita de la birdoj (genetike aŭ per imitado). Tio estas pruvo de longtempa komunikado inter homoj kaj bestoj, kaj plia pruvo de la aparteno de homoj en la normala bestaro de la mondo.
Kio ankaŭ estas tre interesa estas ke homoj lernis voki la birdon, kaj de la birdo havas multe pli altan ŝancon respondi se la vokantoj uzas la ĝustan lokan signalon.
Esploro montris, ke lokaj homoj adaptiĝis al la lokaj mielindikantoj (kaj alidirekte). Mielindikantoj de la regiono A pli emas respondi al specifaj vokoj de la tribo kiu loĝas en la regiono A. Mielindikantoj de la regiono B pli emas respondi al specifaj vokoj de la tribo kiu loĝas en la regiono B. Birdoj kaj homoj do iom lernis la lokan lingvon de la alia. Ili kune kreis specifan kulturon per komuniki dum multaj generacioj!
Estus tre domaĝe se tiu unika ekzemplo de komunika kulturo inter homoj kaj sovaĝaj bestoj estus perdita. Mi dubas ke mi vidos la aperon de nova dum mia vivo.
https://www.cam.ac.uk/stories/human-honeyguide-communication