Neniam estis pli facile lerni lingvon ol nun. Pli kaj pli da skriba kaj voĉa enhavo akumuliĝas en la interreto en diversaj lingvoj. Pli da enhavo signifas pli da facileco lerni, ĉar la kvanto de enhavo altigas la ŝancon ke oni trovas ion kion oni ŝatas, kio altigas la ŝancon ke oni daŭre uzas la lingvon kiun oni lernas.
La invento de la telefono jam estis granda revolucio por lingvolernado. Homoj povas facile resti en kontakto kun homoj kiuj parolas aliajn lingvojn, kaj tiel daŭre konservi la lingvojn kiujn ili jam lernis.
Sed en la lastaj jaroj aperis bonegaj iloj, kio estas sufiĉe revoluciaj:
- La pliefikigo de la memora procezo (Anki)
Anki permesas memori pli per labori malpli. Per montri al oni vortojn kaj esprimojn je la ĝusta momento, oni ŝparas multege da tempo. Ne utilas fokusiĝi pri aferoj kiujn oni jam konas, aŭ kiuj ne utilas al oni (Duolingo).
- La aŭtomata traduko de tekstoj farita de maŝina lernado (DeepL)
Per tio, oni povas tre rapide legi tekston en ajna subtenita lingvo. Oni povas legi la originalan tekston rekte, kaj kiam oni ne konas vorton rigardi la tradukon proponita de DeepL (kun la helpo de kunteksto). DeepL permesas tre facile havi ekzemplojn de frazoj kun vorto kiun oni volas kompreni.
- La persona instruado fare de artefarita intelekto (ChatGPT)
La malfacila parto de lingvolernado estas homoj. Oni devas trovi iun al kiu oni povas konstante paroli kaj al kiu oni povas konstante fari lingvajn demandojn. Se oni ne havas familianon aŭ koramikon por fari tion, estas tre tre malfacile. ChatGPT povas grandparte malaltigi la bezonon de denaska parolanto, ĉar ĝi povas kvalite respondi al la granda plimulto de lingvaj demandoj. (Se temas pri lingvo kun multe da enhavo en la interreto)
Oni povas ekzemple demandi ĉu onia frazo estas ĝusta (kaj se ne, ke ĝi donu klarigon). Oni povas eĉ fari kreeman demandon kiel "Kiel vi dirus la saman aferon, sed en pli mallonga kaj natura maniero". Multmaniere, ChatGPT kapablas pli bone helpi ol denaskaj parolantoj kiuj gramatike blindas pri la interna funkciado de sia lingvo.