2024-04-08

0207 Twitter? Uĥ. Venu uzi Esperanton en Mastodon

Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi provis ĉiutage sendi mesaĝon en Twitter (oni nomas tion "pepi"). Tio estas servo de mikroblogado, kie oni povas skribi mesaĝojn de 280 signoj (antaŭe 140). Tio estis facila maniero por uzi Esperanton ĉiutage. Twitter estis bona loko por trovi Esperantistojn kiuj ne estas tro maljunaj kaj kiuj ŝatas interesajn aferojn.

Sed Twitter iĝis tre aĉa. Esperantaj mesaĝoj iĝis tre malfacile troveblaj pro la algoritmo kiu preferas pli parolatajn lingvojn. Novaj pepaĵoj ne plu aperas en la rezultoj de serĉiloj (kiel Google). Kaj la uzantaro de la retejo multe aĉiĝis.

Sed ekzistas alia servo kie oni povas trovi la originalan etoson de Twitter, Twitter kiam ĝi ne estis ilo por reklami kaj propagandi. Tiu servo nomiĝas Mastodon. Ĝi estas senpaga, senprofitcela servo. Esence, ĝi estas libera programo kiun ĉiuj povas uzi por krei propran servilon (ĉiu servilo estas propra komunumo).

Mastodon mem estas esence kopio de Twitter, sed ĝi disponigas bonajn moderigajn ilojn al administrantoj. Se iu ĝenas, oni povas forbari tiun de servilo. Oni ankaŭ bezonas esti akceptita en servilo. Tiel Mastodon-serviloj havas multe pli bonan etoson ol Twitter. Kaj se oni ne ŝatas la etoson en iu servilo, oni povas provi iun alian.

Ekzistas servilo kie oni devas uzi Esperanton: https://esperanto.masto.host
Provu ĝin, la komunumo estas bona kaj trankvila. Mi regule legas la mesaĝojn tie, kaj foje mem skribas.

Twitter verŝajne ankoraŭ havas pli da Esperantistoj ol Mastodon, sed en Mastodon la Esperantistoj estas multe pli facile troveblaj. (Vidu ekzemple la lokan tempolinion: https://esperanto.masto.host/deck/public/local). Esperantaĵoj tie ne estas inunditaj pro spamo, polusigaj memeoj kaj politikaj mesaĝoj. https://esperanto.masto.host estas vera Esperanto-komunumo, kaj Twitter ne plu havas tion.