2024-05-02

0231 La ranglisto de fruktoj

 Ranglisto estas maniero ordigi aferojn de la plej bona al la plej malbona. "S" estas la plej bona rango. "F" estas la plej malbona rango. La rangoj kutime estas S, A, B, C, D, E kaj F.

Jen en kiuj rangoj mi vidas diversajn fruktojn:

Bluberoj: S. Ili estas bongustegaj, kaj tre bonaj por la sano.

Prunoj: S. Bongustaj, bonaj por la sano. Sed estas malfacile havi ilin dum granda parto de la jaro.

Vinberoj: S se ili estas nigraj kaj ne havas kernon. A se ili estas blankaj sen kerno. C se ili havas semojn, ĉar forigi la kernon prenas tempon kaj manĝi ilin estas malagrable.

Oranĝoj: A. Tre bona gusto, sed oni devas labori por malfermi ilin, kaj la manoj iĝas gluemaj. Mandarenoj estas pli facile malfermeblaj, sed ili ankaŭ pli ofte havas ĝenajn semojn. La vitamino C faciligas la sorbadon de fero.

Akvomelono: B. Bongusta. Sed iom "malplena" kaj oni ofte devas pisi.

Bananoj: B. Bonaj kaj simple manĝeblaj. Sed ili iĝas malbonaj tro rapide.

Pomoj: B. Mi ŝatas la guston de multaj de ili. Ĉefe tiujn kiuj estas iom acidaj, aŭ tiujn kiuj misformiĝas kiam oni premas ilin. Bedaŭrinde mi ne digestas pomojn bone (mi produktas multe da gaso post manĝi ilin, kio ĝenas min).

Piroj: D. Mi ne ŝatas la guston, kaj ili ne estas speciale bonaj por la sano kompare al ĉiuj aliaj fruktoj. Fibro kaj akvo.

Daktiloj: D. Manĝeblaj, sed tro sukeraj, kaj lasas iom aĉan guston en la buŝo. La troa sekureco kaŭzas "sukeran falon" post iom da tempo, kio puŝas min manĝi ion sukeran denove, kaj mi malŝatas tiun senton.

Kivoj: E. La gusto teorie bonas, sed la haroj kaj la semetoj tre ĝenas mian gorĝon. Manoj iĝas malpuraj. Mi havas fortan alergian reagon al ili.