2024-05-03

0232 Vetera sendependeco

En Nederlando, homoj multe malpli zorgas pri la vetero. Se ili havas planon ekstere en ilia agendo, ili provos fari ĝin malgraŭ la vetero. Pluvo estas normala. Plej ofte, pluvo ŝanĝas nenion.

Granda parto de la nederlandanoj iras al oficejo per biciklo, kaj se pluvas, ne gravas, ili devas iri labori. Tiel ili eble kutimiĝis. Ankaŭ la vestaĵoj montras tiun kutimon: nederlandanoj ofte havas maldikajn mantelojn kiuj bone protektas kontraŭ pluvo sen aldoni multe da varmo. Ankaŭ multaj sakoj havas specialan formon kiu malpermesas la eniradon de akvo. Mi neniam vidis tiom da tia vestaĵo kaj sako ol en Nederlando.

Kompreneble, se pluvegas kaj tondras, ili evitas esti ekstere. Bonŝance, ili ofte rajtas labori de hejmo.

Mi ŝatas tiun pensmanieron. Oni rajtas vivi kiel oni volas, do la vetero ne havu tiom da influo. Se pluvas kaj mi ankoraŭ ne atingis miajn 8000 ĉiutagajn paŝojn, mi tamen iros eksteren. Mi ne estos sola, mi regule vidas subpluvajn kurantojn. Mia sano kaj miaj planoj (ekzemple iri al superbazaro) pli gravas ol la vetero.

Kelkaj kredas ke pro pluvo oni iĝas malsana. Tio malveras. Nu, se oni restas malvarma kaj malseka dum longa tempo, tio povus malfortigi (provizore) la imunan sistemon. Sed se oni portas taŭgajn vestaĵojn, oni ne iĝas malvarma (kaj oni iĝas malpli malseka). Alta humideco dum longa tempo povas esti problema, sed la korpo povas grandparte kutimiĝi. Se oni ankoraŭ ne kutimas al esti ekstere sub pluvo, oni ne faru tion dum longa tempo, sed 30 minutoj estas plejofte neniu problemo.