2023-10-11

0027 Kiel lerni legi lingvon DeepL kaj Anki

 Lingvolernado enhavas du partojn:

La parto kie oni ricevas (la enigo), tio estas legi kaj aŭskulti.

La parto kie oni donas (la eligo), tio estas skribi kaj paroli.

Se vi lernas naturan lingvon, vi devas unue fokusiĝi pri ricevi, kaj nur poste vi povas fokusiĝi pri doni.

Vi devas legi kiom eble plej da aferoj en la lingvo kiun vi lernas.

La celo estas akiri senton pri normaleco, kiun vi poste povos uzi por konstrui viajn proprajn frazojn.

Tio multe pli gravas kaj utilas ol lerni gramatikon.

Se vi ne faras tiel, vi ne scios ĉu la frazoj kiujn vi skribas estas naturaj.

Do, la celo estas kiom eble plej legi.

Por legi, oni bezonas kompreni la vortojn.

Por tio, oni devas uzi vortaron, sed ofte estas pli rapide uzi aŭtomatan tradukilon kiel DeepL.

Se DeepL ne subtenas la lingvon kiun vi lernas, provu ChatGPT.

Ne uzu Google Translate, ĝi estas tro malbona kompare al la du aliaj.

Sed ĉiam uzi vortaron aŭ tradukilon prenas multe da tempo, tial estas pli efike memori la signifon de la vorto.

Kaj por tio, oni uzas Anki.

Elŝutu ĝin de la oficiala retejo por via komputilo.

Ankaŭ ekzistas senpaga versio por Android.

Se oni volas lerni lingvon, Anki estas la plej bona programo por tio.

Mi diras tion sen ajna dubo, ĉar Anki estas esence programo por memori.

Kaj lerni lingvon estas ĉefe memori multege da vortoj kaj frazformoj.

Do, post instali Anki, kreu "kartaron".

Ĉiu karto havas du flankojn, la antaŭa demanda flanko, kaj la malantaŭa responda flanko.

En la antaŭan flankon, vi metu frazon kiu enhavas la vorton kiun vi ne komprenas kaj volas kompreni, kaj vi grasigu tiun vorton.

En la malantaŭan flankon, vi metu tradukon de la frazo, kiun vi povas havi per DeepL aŭ ChatGPT.

Kaj morgaŭ, vi studos tiun karton.

Tiam, Anki montros al vi la antaŭan flankon, kaj vi devos diveni kio estas la malantaŭa flanko.

Vi ne bezonas memori la tutan malantaŭan flankon, vi bezonas memori nur la signifon de la grasa vorto (la vorto kiun vi volas lerni).

La frazo estas nur por doni kuntekston, ĉar la signifo de vorto povas ŝanĝiĝi depende de la kunteksto.

Poste, vi devas klaki butonon por diri al Anki kiom bone vi memoris la signifon de la vorto.

Tiel Anki scios kiam denove montri al vi la karton.

La ideo estas ke Anki montros al vi la karton denove je la plej bona momento por vi, kio estas: tuj antaŭ forgesi.

Tiel vi memoros la signifon de la vorto por la maksimuma daŭro kontraŭ la minimuma tempo de studado.

Por fini, jen konsilo por tiuj, kiuj jam konas Anki.

Estas bone iomete ŝanĝi la agordojn de Anki por adapti ĝin al via cerbo.

Mi rekomendas ŝanĝi la agordojn de Anki por havi ion, kio aspektas kiel en mia ekrankopio.

Mi opinias ke estas malŝparo de tempo vidi la saman karton plurfoje en unu tago.

Ĉar eĉ kiam oni malsukcesas diveni, oni lernas, kaj ofte sufiĉas atendi tagon por rememori la ĝustan respondon.

Tial (vidu la ekrankopion) oni havu minimume 720 minutojn por la Lapses steps (kiam oni malsukcesas karton).