2024-01-07

0115 Protektu vian atenton

La plej valora afero kiun vi havas ne estas via tempo, sed via atento. Por firmaoj, via tempo mem ne valoras, sed la atento kiun vi donas al la aferoj kiujn ili montras al vi, tio valoregas. Al kio vi interagas estas informo kiun ili povas uzi por pli bone vendi aferojn al vi, aŭ pli bone elekti la reklamojn kiujn vi vidos.

Sociaj retoj (kaj fakte ĉiuj retejoj kaj servoj kiuj enhavas reklamojn) gajnas monon per via atento. Rezulte, ili provas kiom eble plej kapti ĝin per la diversaj iloj kiujn ili havas. En poŝtelefono, tio estas per sciigoj, defaŭlte aktivaj, kiuj povas haki vian koncentriĝon iam ajn. Ekzistas multaj metodoj per kiuj firmaoj provas preni vian atenton, kio estas en limigita kvanto ĉiutage.

Estas grave konsideri ke la atento kiujn la firmaoj prenas de vi estas atento kiun vi ne plu havas por la aferoj, kiujn vi efektive volas fari. Niaj agoj estas determinitaj per nia atento, do oni zorgu pri onia ĉirkaŭo, tiel ke oni donu atenton al la aferoj kiujn oni volas fari, kaj oni ne donu atenton al tio kion oni ne volas fari. Ekzemple, se oni havas kuketojn sur onia labortablo, oni vidas ilin pli ofte ol se ili estas kaŝitaj en ŝranko. Rezulte, oni pli ofte atentas pri la kuketoj, kaj pli ofte okazos ke oni manĝos ilin (se ekzemple je unu de la okazoj, oni forgesas ke oni volas manĝi pli sane).

Firmaoj faras same, ili puŝas siajn kuketojn plej proksime de vi, tiel ke vi plej ofte pensu pri ili anstataŭ pri la aferoj, kiujn vi volas fari. Anstataŭ kuiri kaj fari bongustan manĝaĵon, viaj kalorioj venos de la kuketoj. Nu, eble la kuketoj estas bongustaj, sed foje tio ne estas kion vi volis manĝi. Tiel vi iom perdas je libereco konduki vian vivon kiel vi volas.

Baza afero estas malebligi ĉiujn tujajn sciigojn de ĉiuj aplikaĵoj. Homoj ne bezonas tion, kaj tio malhelpas efikan koncentriĝon. Nur urĝaj aferoj postulas tujecon. Se homoj bezonas kontakti urĝe, ili povas telefonvoki. Malebligi sciigojn ne signifas ignori homojn. Oni povas mem regule konsulti sociajn retojn je regulaj momentoj por ekzemple vidi ĉu novaj mesaĝoj venis en la lasta tago. Kio gravas estas ke oni mem decidu kiam kaj kie oni investu atenton.

Alia baza afero estas uzi reklamblokilon. Tio estas parto de bonsana uzo de la interreto. Bonvolu legi mian artikolon pri tio. (0056 Uzu reklamblokilon por igi la interreton pli bona)

A black furry cat holding a stop sign to notifications

2024-01-06

0114 "Se vi ne estas kontenta sola, ne serĉu koramikon"

Ie mi legis angle la jenan tradukitan aserton: "Se vi ne estas kontenta sola, ne serĉu koramikon.". Ju pli mi pensas pri la aserto, des pli bona mi trovas ĝin.

Mi konas plurajn homojn kiuj diras malbonfarti pro soleco, kaj ke tiu problemo estus solvita se ili havus koramikon. Mi tamen havas la impreson, ke ili ne sufiĉe certas pri la fonto de sia malbonfarto. Mi mem foje pensas senti solecon, sed ofte, tio nur estas simptomo de enuo. Kiam mia cerbo ekokupiĝas pri io alia, mi ne havas tempon por pensi pri sociaj interagoj (aŭ la manko de ili). Sed ĉiuokaze, ĉiuj homoj malsamas.

Mi tamen certas, ke havi koramikon kaj vivi kun ri ne tute solvas solecon (mi havas koramikon kaj ankoraŭ foje sentas min sola). Do oni ne vidu havi koramikon kiel magian solvon. Se la problemo vere estas soleco, pli facile (kaj eble pli efike) estas paroli kun familianoj aŭ konstrui neton de sociaj rilatoj, tiel ke preskaŭ ĉiam estas iu kiu povas paroli kun oni (aŭ fari aferon kun oni) kiam oni bezonas tion.

La problemo kiam oni ekhavas koramikec-rilaton pro bezono, estas ke la bezono kreas streĉon en la rilato. Pro la timo perdi la rilaton (ĉar oni bezonas ĝin), oni povas iĝi malpli honesta al la alia homo pri la problemoj kiujn oni trovas. Multaj homoj restas en toksaj rilatoj dum tro longa tempo simple pro la timo troviĝi denove sola.

Ĉu homoj kiuj ne estas kontentaj ne havu koramikon? Ne. Koramikeco estas io ofte utila, kio nature povas okazi, eĉ al homoj nekontentaj. Mi tamen konsilas ne aktive serĉi ĝin. Mi provis dum longa tempo kaj tio ne funkciis. Mi havas la impreson ke aktive serĉi koramikon ĉefe alportas frustriĝon kaj perdon de propra identeco (pro la volo larĝe plaĉi). Mi tamen hazarde trovis koramikon, simple per fari la aferojn kiujn mi ŝatas (fari videojn kaj helpi homojn pri Esperanto). (Eble mi simple tre bonŝancas, sed tio funkciis.)

Fine, mi pensas ke la plej bona sinteno estas zorgi pri si mem (sen zorgi pri manko de koramiko) kaj diskonigi la aferojn kiujn oni ŝatas. Tio flankefike montras la plej honestan kaj allogan version de oni.

 A fox feeling alone. Around him are foxes in couple.

2024-01-05

0113 Kiel homoj konservis manĝaĵojn antaŭ la invento de fridujo

En multaj aspektoj, moderna vivo estas tre facila kompare al kiel vivo estis pli ol 130 jaroj antaŭe. Nun, oni povas simple meti aferojn en fridujon, kaj kiel disponi de freŝaj manĝaĵoj dum pli ol semajno. Oni ne plu bezonas serĉi manĝaĵojn ĉiutage, la manĝaĵo jam estas en hejmo, kaj ĝi ne estas nur greno, terpomo aŭ pastaĵo.

Kiel ili faris antaŭe? Kompreneble, ne ĉiuj havis kelon kiu povis funkcii kiel fridujo. Homoj uzis (kaj ankoraŭ uzas) diversajn teknikojn, kiuj povas plilongigi la daŭron de manĝaĵoj antaŭ ol ili iĝas nemanĝeblaj aŭ venenaj pro mikroorganismoj kiuj ankaŭ volas manĝi.

La plimulto de la teknikoj konsistas je igi la manĝaĵon netaŭga por konkurantaj mikroorganismoj. Bedaŭrinde, tiuj teknikoj foje igas la manĝaĵon malpli bonsanaj por ni, sed samtempe, ili kontribuis al la plilarĝigo de monda kuirarto.

- Salado: tio konsistas je aldoni multege da salo, tiom ke mikroorganismoj ne plu povas disvolviĝi (salo kutime detruas ĉelojn pro osmozo). Salo ankaŭ sorbas humidecon. Tiu tekniko estis tre ofte uzata por viandoj. Alia varianto, nomita peklado, estas meti la manĝaĵojn en akvon kiu estas plena je salo. Tiu tekniko restas ofte uzata por legomoj.

- Sekado: per forno aŭ sub suno, akvo estas forigata de la manĝaĵo. Manĝaĵo malpli humida estas malpli interesa por mikroorganismoj. Tiu tekniko estis populara por fruktoj, legomoj kaj viandoj. Ĝi fakte ankoraŭ estas tre populara por fruktoj, por havi malpezajn manĝaĵojn riĉajn je energio!

- Fermentado: per tiu tekniko, oni uzas mikroorganismojn por iom ŝanĝi la manĝaĵojn. Ili estas "amikaj" mikroorganismoj, kiujn oni elektas, kiuj kreas medion kiu protektas de la malamikaj mikroorganismoj. La rezulto ofte estas acida. Tiel oni produktas ekzemple saŭrkraŭton, jogurton kaj kimĉion.

- Sukerado: per aldoni amason da sukero, la manĝaĵo iĝas malideala por mikroorganismoj. Tio okazas ĉar la sukero sorbas akvon. Tiu tekniko ĉefe estis uzata por fruktoj, sed ĝi ankoraŭ estas uzata por fari "tradiciajn" sukeraĵojn. Evitu manĝi tion, ili enhavas multe tro da sukero.

- Kovrado per graso: en kelkaj regionoj de la mondo, estis tradicio konservi viandon per meti ĝin en poton, kaj kovri ĝin per besta graso. La graso agas kiel protekta tavolo kiu preventas kontakton inter la aero kaj la viando. Multaj putrigaj mikroorganismoj bezonas freŝan aeron por multobliĝi. Tamen, evitu manĝi aferojn konservitajn tiel, ĉar ĝi ne donas sufiĉe da sekureco kompare al metala aŭ vitra konservujo. (Kie manĝaĵo estas kuirita, kaj aero forigita antaŭ ol esti fermita).

Persone, mi preferas uzi mian fridujon. Estas multe malpli da laboro. Granda komforto de moderna vivo estas ke oni povas manĝi diversajn aferojn sen suferi pro manĝaĵa veneniĝo ĉiumonate.

undefined

2024-01-04

0112 Restoracioj en Nederlando malofte valoras

Granda diferenco inter Francio kaj Nederlando estas restoracioj. Mi pensas ke manĝo en restoracioj estas averaĝe multe pli bona en Francio kaj malpli obsedita pri spicopikeco ol en Nederlando. Sed gusto estas subjektiva kaj tio fakte ne estas la afero pri kiu mi volas paroli hodiaŭ.

La ĉefaj diferencoj inter franci-aj kaj nederlando-aj restoracioj estas prezo kaj atendado. En Francio, kiam oni mendas ion en restoracio, oni rapide ricevas unuan manĝparton, kaj kun la tempo de manĝado, oni ricevas la aliajn pladojn. En Nederlando, estas tre kutime devi atendi 10 aŭ 20 minutoj inter ĉiuj pladoj. Se vi iras al restoracio sen bonaj amikoj por parole okupiĝi, vi enuos! Kvankam la servo estas malpli bona ol en Francio, la prezoj estas multe pli altaj! Miasperte kaj miamemore, restoracioj estas 30% al 40% pli kostaj en grandaj Nederlandaj urboj ol en grandaj Francaj urboj.

Tio vere montras kulturdiferencon. Nederlandanoj iras al restoracioj por longe amikumi vespere, dum Francoj iras al restoracioj kiam ili malsatas (do ankaŭ tagmanĝe), kaj kiam ili volas bonan manĝaĵon. En Nederlando, estas multaj restoracioj kiuj ĉefe vendas sandviĉojn, burgerojn, bagelojn kaj similajn rapidmanĝaĵoj. Ili sukcese kombinis la malavantaĝojn de rapidmanĝejoj kiel McDonalds (la malbonsaneco de la manĝaĵo) kun la malavantaĝoj de restoracioj (prezo kaj atendado).

En la plimulto de la restoracioj kiujn mi vizitis en Nederlando, mi havis malbonan sperton. Ne helpas ke la manĝejoj ofte estas etaj do oni aŭdas konstante la konversaciojn de aliaj klientoj. Vere ĝenas min pagi pli ol 10 eŭroj por ĉiu homo, dum mi povus provi kuiri ion novan kaj sen besta ekspluatado por malpli ol 3 eŭroj por ĉiu homo. Eĉ se mi bezonus kuiri dum horo (kio povas esti amuza kun aliaj homoj), mi foje ŝparus tempon kompare al la atendado en restoracio.

Mi mem ne plu vizitas restoraciojn en Nederlando. Ili simple ne valoras por mi. (La solaj esceptoj estas kiam ili estas tre specialaj, ekzemple tute veganaj, aŭ uzas unikajn ingrediencojn). Mi preferas kuiri hejme. Se mi vizitas urbon, mi preferas kuiri matene, kaj poste manĝi taĝmanĝe en parko (utilas havi ujon kiu bone konservas varmon, sed ankaŭ "malvarmaj" manĝoj povas esti bonaj kaj altkvalitaj). Ankaŭ eblas manĝi en la nederlandaj trajnoj, kiuj estas varmaj kaj komfortaj. Kiam mi ne havas tempon por kuiri, mi aĉetas ion rapide en bakejo aŭ superbazaro kio ofte kostas malpli ol 4 eŭroj. En kelkaj urboj eĉ ekzistas tre oportunaj "manĝaŭtomatoj" kie oni povas tuj preni varman manĝaĵon post pagi. Granda avantaĝo de tiuj manĝoj estas ke mi povas daŭrigi la vizitadon dum mi manĝas.

Verdire, la sola momento kiam mi iras al restoracio, estas kiam mi estas devigata pro familio, entrepreno, aŭ per granda grupo de homoj kiuj ne estas tre pragmataj. En Nederlando, homoj vidas kuiri kiel tedan laboron. En Francio, kuiri estas socia oportuno. Mankas al mi la momentoj kiam ĉiuj kuiras iomete por la aliaj. Inter amikoj, familianoj (kiuj loĝas en disaj lokoj) kaj en kluboj (ekzemple Esperanta klubo), diskonigi manĝaĵon estas facile maniero diskonigi kion oni ŝatas.

Photo of a cat waiting in a restaurant. The cat is bored.

2024-01-03

0111 Pli efika maniero diskuti opiniojn

 Hieraŭ mi serĉis ĉu ekzistas bonaj teknikoj por efike diskuti opiniojn kun homoj. Anstataŭ ke homoj nur asertus sian opinion kvazaŭ ĝi estus parto de identeco aŭ religio, mi preferus se ĉiuj homoj en diskuto akceptus ke:
- onia opinio estas eble bazita sur malĝustaj faktoj
- onia interpreto de faktoj povas esti malĝusta aŭ farita alimaniere
- oni ne havas kompletan bildon pri ĉio kio okazas, kaj aliaj homoj havas aliron al aliaj informoj
- utilas malferme kaj regule informiĝi (per diversaj homoj kaj fontoj) por koni la plej aktualajn faktojn

Mi trovis kelkajn teknikojn, sed bedaŭrinde ili taŭgas nur kiam ĉiuj parolantoj akceptas la samajn "ludregulojn". Ekzemple mi trovis la teknikon de la "double crux" kie ambaŭ parolantoj devas serĉi opinion kie ili malkonsentas, kaj antaŭsupozon (la "double crux") kiu ŝanĝus ilian opinion se ĝi montriĝus malvera aŭ vera. Bedaŭrinde, tiu tekniko estas tre maloportuna:
- simpla kaj unika antaŭsupozo kiu tute ŝanĝus opinion malofte ekzistas (la ekzisto de tiu "double crux" estas tro idealisma)
- oni ne povas rapide instrui tiun debatteknikon ĉiam kiam oni volas ekalparoli homon pri ties opinio
- ofte okazas ke nur unu el la du homoj havas opinion pri la afero
- plej grave: ne ĉiuj homoj volas ŝanĝi sian opinion aŭ pli bone informiĝi pri faktoj, do ne eblas peti al ili uzi debatmanieron kiu postulas akcepton ke oni eble eraras.

Jen la ligilo al "Double Crux" se vi volas mem taksi kiom maltaŭga ĝi estas:
https://www.lesswrong.com/posts/exa5kmvopeRyfJgCy/double-crux-a-strategy-for-mutual-understanding

Je la fino, mi restis kun mia propra tekniko kiun mi uzas de jam jardeko. Ĝi ne vere estas debattekniko, sed algoritmo por profunde informiĝi pri la opinio de homoj. Per la demandoj mi iom devigas min kaj mian alparolanton racie pensi pri opinio kaj kiel ĝi estas konstruitaj. Foje, la pensado sufiĉas por ŝanĝi opinion. Mi eĉ ne bezonas prezenti mian propran opinion. (Fakte, mi evitas prezenti mian opinion, ĉar multaj homoj estas polusigitaj kaj ekvidus min kiel nealparoleblan politikan kontraŭulon surbaze de tio kion mi opinias. Tian mensfermitan homon mi ĝenerale ne alparolas.)

1) Mi demandas al ulo X kial ri havas opinion A
2) Ulo X donas al mi la antaŭsupozon B
3) Mi kontrolas ĉu la antaŭsupozo estas sufiĉa por havi la opinion A, se ne, mi demandas pli da antaŭsupozoj
4) Mi demandas al ulo X kial ri havas antaŭsupozon B
5) Response, ulo X donas al mi la antaŭantaŭsupozon C
6) Mi ripetas la suprajn demandojn ĝis kiam mi havas liston de klaraj kaj pruveblaj (antaŭ)(antaŭ)supozoj
7) Nun, por ĉiu supozo (la folioj de la supozoarbo), mi petas al ulo X ĉu ri povas doni fidindan ligilon kiu pruvas la supozon. (Ofte okazas ke ili ne sukcesas doni faktojn, kvankam mi donas multege da tempo en la interreto. Tio foje estas indikilo de senbaza kredo, aŭ de manko de metodologio je serĉado de informoj.)
8) Mi samtempe serĉas faktojn pri la supozo. Mi diskonigas la faktojn (aŭ la mankon de ili) post kiam mia kunparolanto same faris (por ke ri ne kredu ke mi agas kiel konstanta kontraŭulo)

Se mia kunparolanto estas racia, ri ĝisdatigus sian memoron pri faktoj, kaj rezulte ri ĝisdatigus siajn supozojn kaj opiniojn surbaze de la novaj informoj (se ili sufiĉe devias de la antaŭaj).

Ofte okazas, ke homoj ne akceptas konsideri la sciencajn faktojn kiujn mi montras al ili. Aŭ ili ne ŝanĝas sian opinion, kvankam mi korektis ĉiujn faktojn sur kiuj ili baziĝas. Tio signifas ke ili ne konstruas siajn opiniojn racie. Tiam mi ne debatas kun ili. Ne interesas min influi homojn per manipulado aŭ per socia premo, ĉar mi lernas nenion el tio. Se mia kunparolanto ne konstruas sian komprenon de la mondo en maniero logika kaj realisma, estas pli malfacile por mi kompreni rin, kaj ofte, estas malpli agrable paroli kun ri.

2024-01-02

0110 La potenco de dormetoj

Ĉu vi kapablas dormi en 12 minutoj? Por multaj homoj, ne, tio estas la tempo bezonata por komenci dormi. Ankaŭ mi ne kapablis en la komenco, sed kun iom da trejniĝo, mi sukcesis kaj kutimiĝis. Nun mi ripozas tiom profunde, ke ofte okazas ke mi havas sonĝon dum dormeto.

Sed kial dormeti? Ĉar la korpo ofte bezonas paŭzojn, kaj dormeti estas tre efika maniero fari tion. Per fermi oniajn okulojn en trankvila loko, kaj per pensi pri nenio specifa, la cerbo povas refokusiĝi. Malgravaj kaj ĝenaj pensoj malaperas, kvazaŭ oni liberigas spacon en la aktiva memoro (RAM angle) de persona komputilo.

Post dormeto, mi povas tre facile fari atentoplenan laboron dum almenaŭ horo. Fakte, kiam mi estis studanto, fari dormeton estis bona maniero doni al mi kuraĝon por fari ion kion mi ne ŝatas. (Ŝajne la reflekso de "malvolo" ankoraŭ dormas.) Dormeto ankaŭ utilas por "forigi kuntekston". Ekzemple, se oni estas laca post tago de ofica laboro, fari dormeton helpas forigi la ofican kuntekston, kaj donas energion por plue labori sed por persona projekto.

Sed kial 12-an minuton? Se mi dormas pli longe, mi vekiĝas laca, kaj tio malfruigas mian volon dormi dum la nokto (tio ne estas dezirinda). Pro simila kialo, mi faras maksimume 1 dormeton tage, kaj prefere ne en la vespero. (Mi faras ĝin kutime post la tagmanĝo.) Ĉu vi vekiĝas laca post dormeto? Verŝajne via dormeto daŭris tro longe (aŭ mankas al vi kutimiĝo), do nepre uzu vekilon!

a cat napping

2024-01-01

0109 Faktoj pri la planedoj kaj lunoj de la Sunosistemo

 - Marso estas tre eta

Oni ofte pensas pri Marso kiel paralela mondo al Tero. Ke ĝi povus iĝi dua Tero por la homaro se ni sukcesus kolonii ĝin. Sed kion homoj ne scias estas ke Marso estas tre eta! Ĝi havas nur 28% de la surfaco de la Tero (kio tamen eble estas sufiĉa por multaj homoj). Interese, Marso estas multe malpli densa ol Tero: ĝi fakte havas nur 10% de la maso de Tero (por relative granda volumo).

- Gasgigantoj havas solidan kernon

Per la nomo "gasgiganto", mi iel pensis ke tiuj planedoj (kiel Jupitero kaj Saturno) havas nur gason, kaj ke pro tio ne eblas "piediri" sur ilin. Tio estas eraro, ĉar ili ja havas solidan kernon, kvankam oni ne sukcesas vidi ĝin pro kio flugas ĉirkaŭ ĝi. Fakte, estas tute logike ke tiu kerno ekzistas, ĉar kio alia povus ekzistas se oni konsideras la grandegan premon kaŭzata de la gasa amaso?

- Lunoj estas unikaj kaj interesaj mondoj

Mankas publika intereso por lunoj kompare al planedoj. Estas bedaŭrinde, ĉar ili estas same interesaj, aŭ pli. Ili nur havis la malbonŝancon esti kaptitaj en la gravita kampo de planedo, kio igas ilin malpli interesaj por lernejoj. Konsideru la lunojn de Jupitero kaj Saturno. Kelkaj el ili estas pli grandaj ol la luno de Tero mem (la Luno). Ili havas diversan aspekton, geologion kaj ĉion. Rigardu ilin, ili estas artaj pilketoj. Estas mirinde kaj scivolige ke tiom granda diverseco en koloroj kaj reliefoj ekzistas ĉirkaŭ la sama suno aŭ planedo.

Ĉu vi volas lerni pli pri Jupitero kaj ĝiaj lunoj? Legu https://scivolemo.wordpress.com/2018/11/28/80-mondoj-en-unu/

undefined
La lunoj de Jupitero (la pozicioj estas artefaritaj)