Mi ricevis mian unuan poŝtelefonon kiam mi estis en mezlernejo. Tiam poŝtelefonoj havis tre etan ekranon. Ne estis koloroj, ne estis konekto al la interreto, ne eblis elŝuti aplikaĵojn. Estis nur limigitaj funkcioj kiel voki, SMS-i, kaj ludi la ludon Snake. Por tajpi literon, oni devis foje premi la saman butonon 3 foje. Fakte, la duono de la poŝtelefono estis 12 dikaj butonoj.
Mi fakte ne mem volis havi poŝtelefonon. Tio estis la ideo de mia patro, por ke mi ĉiam povu kontakti miajn parentojn se okazas problemo. Tio ne estis malbona ideo, sed en praktiko mi neniam estis sola kiam mi havis problemon, do mi ĉiam havis la eblon peti al iu voki miajn parentojn.
La eblo ke iu ajn iam ajn povas telefonvoki min multe stresis min (kaj ankoraŭ iom stresas min). Mi ne povas esti ĉiam preta por ĉiuj situacioj! Kio se mi estas duŝanta? Pro tiu streso, mia poŝtelefono ĉiam estis malaktiva. Mi igis ĝin aktiva nur kiam mi bezonus voki aŭ SMS-i.
Poŝtelefonoj finfine iĝis utilaj kiam ili iĝis "taktilaj" kun aplikaĵoj. La eblo ĉiam havi mapon kaj aliron al retpoŝto estis tre interesa. Sed eĉ tiam mi atendis plurajn jarojn en universitato antaŭ ol ricevi unu de mia patro.
Mi neniam ŝatis poŝtelefonojn, kaj mi ankoraŭ ne ŝatas ilin. Ili estas maloportunaj. Ili estas kiel komputiloj, sed tro etaj, malrapidaj, kaj ne eblas uzi siajn tutajn du manojn samtempe. Se eblas uzi komputilon, mi vidas neniun kialon uzi poŝtelefonon.
Poŝtelefono utilas al mi nur kiam mi veturas. Tiam mi foje povas uzi Anki kaj aŭskulti podkastojn. Mi uzas poŝtelefonon nur kiam ĝi permesas al mi ŝpari tempon aŭ eviti problemon.
Mi ne komprenas kial tiom da homoj estas obseditaj de poŝtelefonoj. Ili tro parolas pri ili kaj ili ĉiam volas la lastan. Ĉu honesta intereso pri teknologio aŭ averaĝaj viktimoj de merkatado?
Mi povas kompreni la utilecon de bonkvalitaj fotoj, sed en la lasta jardeko, mi apenaŭ povas vidi diferencon inter poŝtelefonoj. Se oni povas kompreni la bildon, tio sufiĉas al mi, oni ne bezonas vidi ĉiujn detalojn. Mi havas la impreson ke ĉiuj poŝtelefonoj estas samaj: ili ĉiuj sufiĉas en la funkcioj kiuj utilas al mi (voki, Anki, podkastoj, fotoj).
Ĉirkaŭ mi, mi vidas multe da homoj perdi tro da tempo (aŭ tro da atento) pro poŝtelefonoj. Tiu fenomeno tute maltrafis min. Havi neoftajn kutimojn (tre malofte uzi poŝtelefonon) havas bonajn flankojn.