2023-12-07

0084 Pli trankvila vivo per sonnuligaj kapaŭskultiloj de Bose

Unu el la plej bonaj aĉetoj de mia vivo estas la kapaŭskultiloj Bose QuietComfort® 45 Headphones. Ĝi havas la kapablon nuligi sonojn. Tio signifas ke kiam ĝi perceptas bruon, ĝi kapablas aldoni malan bruon kiu nuligas ĝin tiel ke oni aŭdas nenion.

Mi aĉetis ĝin por 200 eŭroj antaŭ pli ol 5 jaroj, kaj ekde tiam, mi uzis ĝin ĉiutage. La sonnuligo estas multe tro oportuna: ĝi permesas al mi ŝpari multe da energio kiam mi veturas (bruo de aŭto kaj trajno lacigas min), kaj tio ankaŭ helpas min pli facile fokusiĝi sur mia laboro.

Mi estas tiom kontenta ke mi povis provi ĝin pere de kolego. En la komenco oni devas iom kutimiĝi al la sonnuligo (mi estis malforte naŭzita en la du unuaj tagoj), sed poste oni ne plu povas imagi vivi sen vi. Mi malfeliĉiĝas nur pri tio ke mi ne malkovris ĝin pli frue. Espereble, tio ne okazos al vi.

Antaŭe, mi ĉefe uzis klasikan MP3-legilon por aŭskulti miajn podkastojn. Estis tre malmultekoste, sed ĝi ne havis sonnuligon. La sonnuligo de Bose faras ke mi povas multe pli facile aŭskulti kaj kompreni podkastojn. Tie ankaŭ mi povis ŝpari multe da tempo.

Nuntempe ekzistas multege da markoj kiuj vendas kapaŭskultilojn kun sonnuligo. Mi ne konas ilin, do mi ne povas rekomendi ilin. Inter programistoj, Bose QuietComfort estas tre populara. Mi neintence konvinkis du kolegojn aĉeti ĝin, kion ili "senpage" faris per la mono de la firmao (bonkvalitaj mikrofonoj gravas por ĝi, ĉar ni ofte laboras distance).

Eta problemo menciinda: la kusenoj de la kapaŭskultiloj estas tre fragilaj. Miaj rompiĝis post nur jaro, kvankam mi tre bone zorgas pri mia Bose. Bonŝance eblas aĉeti interrete anstataŭaĵojn multe pli fortikaj.

Ankaŭ ekzistas problemo kun Linukso pro manko de bona Bluetooth-a adaptigo. Tiam oni estas devigita uzi kablon, sed tiam la mikrofono ne plu funkcias. Mi do malrekomendas Bose se vi ĉefe uzos la kapaŭskultilojn kun Linukso.