Eble en via kulturo ekzistas specialaj tagoj aŭ festoj dediĉitaj al la adorado de specifaj homoj. Eble tia homo estas la profeto de via religio, la "fondinto" de via lando, aŭ eble la nuna diktatoro de ĝi.
Mi kontraŭas tian feston kaj tian adoradon. La problemo estas la fokuso sur homo anstataŭ sur agoj. Homo estas kompleksa bagaĝo de opinioj, pensoj kaj agoj. Homo havas privatajn kaj publikajn partojn.
Kiam oni adoras homon, oni miksas ĉion sen kritika pensado. Oni ligas privatajn valorojn al publikaj valoroj, kaj oni pensas ke ĉio kion la ulo faris bonas. Estas socia premo pensi ke la ulo bonas, kaj ke rezulte, ĉio kion la ulo faris bonas aŭ estas pravigebla. En kelkaj okazoj, oni reskribas la historion por plibeligi la publikan bildon de la adoraton.
Adori homon estas kontraŭ kritika pensado. Anstataŭ pensi pri la agoj de homo, kaj kiel ili gravis por la nuna socio, oni pensas pri tuta specifa homo, kvazaŭ tiu detalaro gravus.
Estas vere ke por multaj homoj, ekzistas obsedo je identiĝi al aliaj homoj. Tial biografioj estas populara literatura ĝenro. Eĉ en Vikipedio homoj emas publikigi la privatan vivon de mortintoj.
Tamen, mi pensas ke tiu obsedo estu privata elekto. Ĝi ne estu publika festo, ĉar ĝi igas demokration pli fragila. Se oni prezentas iun kiel dion, kiel oni povus fari ke la politikaj kaj sociaj opinioj de alipensemuloj estu aŭdataj?
Se oni komunume adoras specifan homon okaze de "festo", oni ne donas atenton pri ĉiuj normaluloj kiuj ankaŭ kontribuis sianivele al la komunumo. Kelkaj pensas ke homa idolo inspiros normalajn homojn por fari pli por la komunumo, sed mi male pensas ke idolo igas homojn pensi ke ili neniam estos sufiĉe bonaj por ŝanĝi la komunumon kie ili estas kaj ĝian historion.
Socia evento kiu fokusiĝas pri ideala unuopulo estas kontraŭ-produktiva je la partoprenigo de homoj de la komunumo.
La sola okazo kie evento devus esti fokusita pri iu specifa estas kiam temas pri familiano aŭ iu persone konata.