2024-04-15

0214 Kion oni faru kun mia korpo se mi mortas

(Ne zorgu pri mia mensa bonfarto, mi planas morti kiom eble plej malfrue. Mi estas feliĉa pri mia vivo kaj mi estas optimisma pri la estonto. :D)

Mi pensas ke estas bone informi aliajn homojn pri la aferoj kiuj devas okazi okaze de onia morto. Esti preta ĉiam pli bonas ol esti nepreta. Post morto, estas tro malfrue por pretiĝi, kaj bedaŭrinde, oni povas morti iam ajn subite.

Do jen, ĉi tie mi donas la "grandajn liniojn" (rapide kaj malprecize) por miaj amikoj kaj familianoj. Tio ne estas oficiala dokumento, kaj mi eĉ dubas ke familianoj legos ĝin (ili legas nek Esperanton nek mian blogon), sed tio ne multe gravas. Se okazas ke ili faros ion kio ne estas en ĉi tiu dokumento, tio ankaŭ ne vere gravas. Mi estos tro morta por zorgi.

(La koncepto de "mi" eĉ ne plu ekzistos, do mi ne tro volas pretendi havi specialajn rajtojn pri la estonto de la kadavro.)

- Donu kiom eble plej multe de la kadavro al tiuj kiuj bezonas ĝin. Almenaŭ tiel ĝi estas utila. Precipe, pensu al homoj kiuj bezonas organojn. Mi jam indikis ke mi volas doni miajn organojn en ĉiuj taŭgoj lokoj kiuj ekzistas. Do se tiu eblo ekzistu, ĝi okazu. Plie, se sciencistoj volas parton de la kadavro (por studo de specifaj malsanoj aŭ por genetika banko) aŭ por io ajn utila por la disvolviĝo de scioj, tio ankaŭ okazu.

- Konservu vian monon. Mono estas por vivantoj. Se vi estas devigata aĉeti ion, aĉetu la plej malmultekostan. Uzu vian monon por vi, eble organizu feston kiuj povas helpi vin pensi pri bonaj kaj utilaj aferoj. Se vi vere volas elspezi monon "por mi", vi povas donaci ĝin al Esperanto-asocioj (aŭ al la tiama plej populara helplingvo) por helpi homojn kiuj laboras kontraŭ la lingva problemo.

- Mi ne volas esti entombigita, tio estas malŝparo de spaco.

- Mi ne ŝatas esti ligita al specifa fizika loko. Tio estas ĝena ĉar tio kreas avantaĝon aŭ malavantaĝon al tiuj kiuj povas viziti la lokon. Homoj kiuj ŝatas min povas troviĝi ĉie en la mondo. Ideale restos nenio videbla de mi (neniu tombo, neniu urno...), tiel mi ne povas esti ligita al loko. Mi ankoraŭ ne konas la plej taŭgan metodon... ĉiuj popularaj metodoj kiel forĵeti cindrojn en maron havas multajn ĝenajn leĝajn regulojn... Verŝajne estas pli bone atendi la lastan momenton por decidi pri tio, aŭ lasi la decidon al la familio.

- Zorgu bone pri la familio. La proksima familio kaj la tuta homa familio.

- Mi ŝatus se vi helpus zorgi ke ĉiuj miaj kreaĵoj en Esperanto (kaj en aliaj planlingvoj) restu kiom eble plej longe atingeblaj kaj uzeblaj de ĉiuj. Ekzemple per regule fari sekurkopiojn de ĉiuj miaj artikoloj kaj disponigi ilin en diversaj serviloj disaj. Mia Esperantaĵaro estas mia ĉefa kontribuo kontraŭ la lingva problemo. Per pli da Esperantaĵoj, estas pli facile disvastigi Esperanton, kaj Esperanto helpis kaj helpos multajn homojn.

- Mi ne volas religian ceremonion. Mi ne ŝatas religiojn ĉar ili (preskaŭ ĉiuj) puŝas homojn kredi aferojn sen kritika pensado kaj sen sekvi la sciencan metodon. Mi ne volas ke mia morto estu kialo por fari religian aferon.  

- Krom pri la eblo donaci organojn, mi vere malmulte zorgas pri tio kio okazos pri la kadavro. Ne stresu pri decidoj kiujn vi devos fari. Faru tion kio helpas vin sperti la eventon pli bone.