2023-12-10

0087 Ni ĉiuj devus blogi

Estas tre malfacile por mi ekigi konversacion por konversacii kun iu, kiun mi ne konas. Pri kio mi parolu? Pri la vetero? Tio ŝajnas al mi enuiga temo, kaj mi ne volas enuigi homojn.

Estus pli bone se mi tuj povus scii kiuj temoj interesas homojn. Tiel mi povas trovi komunajn interesojn, kaj povus ekigi konversacion pri ili. Tiel ni ambaŭ spertos interesan kaj produktivan tempon.

Por mi, estas multe pli facile ekigi konversacion en la interreto ol en la reala vivo. Tio okazas ĉar interrete, oni povas pli facile trovi informojn pri la homoj, kun kiuj oni parolas. (Sed ankaŭ ĉar interrete, oni rajtas havi pli da tempo por respondi, kio estas multe malpli stresa.)

Se vi legas de tempo al tempo mian blogon, vi scias multe pri mi. Pri tio kio interesas min, kion mi ŝatas, kion mi timas ktp. Mi tre ŝatus se multe pli da homoj farus simile. Kelkuloj faras tion per Mastodon, sed ne sufiĉe. Kelkuloj faras tion en privataj retejoj, sed tiam mi ne povas informiĝi pri ili.

Mi komprenas ke kelkaj homoj ne ŝatas esti aŭdeblaj de ĉiuj en la interreto. Sed estas iom domaĝe, la interreto estas bona loko por trovi aliajn homojn kun komunaj interesoj. Tio eblas nur se oni diskonigas tiujn interesojn.

Se vi ne sentas vin libera je esprimiĝi, ne hezitu uzi alian nomon. Tio ne estas "kaŝnomo", sed privatecnomo. Tio fakte estas la konsilata kaj pli sekura maniero uzi la interreton kiam oni ofte komunikas kun multaj nekonatuloj. Estas prave timi ke ŝtatoj, firmaoj kaj malbonuloj eble uzos la informojn kontraŭ vi se ili eltrovas kiu vi estas en la ekstera merkata mondo.

Alia argumento por blogi estas la produktado de Esperanto-enhavo. Se ĉiuj blogus, ni havus multe pli da enhavo en Esperanto. Hodiaŭ, interretaj artikoloj estas multege pli legataj ol libroj. Blogi (kaj mikroblogi per Mastodon ekzemple) estas laŭ mi la plej facila kaj efika maniero kontribui al la vivo de lingvo.