2024-02-09

0148 La Eŭrovido-sezono jam komenciĝis

 Por la kompatinduloj kiuj ne konas ĝin, Eŭrovido (oficiale Eurovision Song Contest) estas la plej internacia kantokonkurso kun centoj da milionoj da spektantoj. Ĉiu lando (averaĝe 40, kiuj ĉefe estas en Eŭropo) rajtas sendi unu reprezentanton, kiu provos konvinki homojn voĉdoni por sia lando per la plej spektakla muziko kaj scenejo.

Eŭrovido estas grava. Kiam homoj ne ŝatas la reprezentanton de sia lando, dramo kaj klaĉoj okazas en la lando mem. Kelkaj etaj landoj trovas la ludon tre serioza kaj vidas Eŭrovidon kiel gravaĵon por sia internacia reputacio.

La plimulto de homoj konas Eŭrovidon nur pro unu aŭ tri tagoj en Majo (kiam okazas la duonfinaloj, kaj la granda finalo kiam okazas la tre geopolitika voĉdonado).

Sed Eŭrovido estas multe pli granda ol tiuj tri tagoj. Ekde Januaro, granda komunumo sekvas la anoncojn kaj konkursojn kiuj decidas kiu partoprenos al Eŭrovido. Oni povas vidi tion kiel multaj etaj naciaj Eŭrovidoj. Kaj multaj el ili estas grandaj eventoj por la landoj mem (ekzemple en Norvegio aŭ Hispanio) kaj estas spektindaj kun amikoj eĉ se oni ne loĝas tie.

Ĉijare (2024), mi aparte ŝatas la rezulton de la Hispana konkurso: https://www.youtube.com/watch?v=zSZqlQZ0_us

Mi ŝatas Eŭrovidon, ĉar ĝi estas festo je inkluziveco, je internacia interŝanĝo de kulturo, kaj je la formo de komuna kulturo. Tia evento plifortigas le empation de homoj por aliaj kiuj loĝas en aliaj landoj.

Kelkaj homoj plendas ke Eŭrovido estas nur geopolitiko, sed tiuj homoj fokusiĝas nur pri la voĉdonado, kaj ne kapablas ĝui la eventon mem. Bona Eŭrovida partopreno ne estas partopreno kiu venkas, sed kiu amuzas kaj kunigas homojn senzorge de landlimoj. Memeaj kaj originalaj partoprenoj same gravas kiel la "seriozaj" partoprenoj.

Kelkaj homoj plendas ke la kantoj en Eŭrovido nur estas en la Angla. Tio ne veras, granda parto de la kantoj estas en naciaj lingvoj. Tiu elcento pligrandiĝis en la lastaj jaroj, kaj regule okazas ke kanto neangla venkas. Ĉiuokaze, estas multe pli en spektaklo ol la lingvo de la kanto mem.

Se vi bezonas konvinkiĝi pri tio, rigardu la kanalon de Eŭrovido, kie partoprenoj de pasintaj (kaj venanta) jaroj estas libere spekteblaj: https://www.youtube.com/@EurovisionSongContest/videos

(Fine, mi ŝatus memorigi ke Finlando devis venki en 2023. Ĉa ĉa ĉa.)
https://www.youtube.com/watch?v=l6rS8Dv5g-8

 A cartoon fox singing in Eurovision. The fox is dancing on the scene. There is a light show. The public is waving many different flags.