Artoj kiel skribi aŭ desegni donas multege da libereco al la aŭtoro. Foje tiu granda libereco voligas krei: oni volas esprimi ion kaj la arto donas la eblon esprimi tion. Sed foje la mala efiko okazas: estas tro da ebloj, kaj oni ne scias kion elekti, kaj pro tio oni pli facile iĝas malkontenta aŭ nememfida pri la rezulto.
Kontraŭ tiu lasta problemo, ekzistas solvo: krei en la kadro de limigaj reguloj. Bona ekzemplo estas pikselarto, desegna arto kie estas multe malpli da pikseloj kaj koloroj disponeblaj. Oni tiel povas pli facile kaj rapide trovi la plej taŭgan koloron por kiu loko.
https://vanege-esperanto.blogspot.com/2023/11/0057-pikselarto-la-plej-komencanto.html
Oni povas vidi tian limigan regulon kiel defion. (Kio mem estas motiviga: oni volas scii ĉu oni kapablas respekti la regulojn). La fakto ke oni respektas la regulon altigas la valoron mem de la kreaĵo en la okuloj de tiuj kiuj konas la regulon.
Fama franca libro "La Disparition" enhavas 78 000 vortojn kie nenie troviĝas la letero "e" (la plej ofta litero en la Franca). La unua homo kiu skribos Esperanto-libron sen unu el la plej oftaj literoj ricevos tre verŝajne la atenton de Esperantistoj.
Estas amuze trovi manieron por ĉirkaŭiri la limigojn. Foje, oni trovas solvojn pri kiuj oni tute ne pensus en normalaj "liberaj" cirkonstancoj. Limigoj postulas novan vidpunkton sur la procezo de kreado, kio estas interesa kaj lerniga. Simila plezuro troviĝas en la lernado de lingvoj, kie oni provas diri aferojn nur per la vortoj (aŭ radikoj) kiujn oni jam konas.
Paroli lingvon estas kreema arto kiu multe similas al aliaj artoj. Mi trovas multege da kontenteco kiam mi lude limigas mian Esperanton al la plej oftaj vortradikoj.